Nigrorela pterutjo

La Nigrorela pterutjo (Pteruthius melanotis) estas birdo specio de la genro de pterutjoj konsiderata iam stranga membro de la silviedoj kaj poste lokita en la familio de timaliedoj. Sec ŝajne ĝi apartenas al disigaĵo en Azio de la familio de Ameriko nome vireedoj kaj pro tio ili povus aparteni al tiu grupo de Vireonidae. Krome delonge oni notis, ke ties kutimaro ege similas al tiu de la vireoj, sed tio povus esti kaŭzata de konverĝa evoluo. Tiu genro enhavas speciojn de tre diversaj koloroj kun markata seksa duformismo kaj la masklo pli kolora.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrorela pterutjo

Nigrorela pterutjo
Nigrorela pterutjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Pteruthius
Specio: 'P. melanotis'
Pteruthius melanotis
(Hodgson, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La masklo de tiu specio montras tre rimarkindan buntan aspekton. La krono, dorso kaj vosto (kun blanka bordeto) estas olivverdecaj. El la beko estas grizeca traokula zono al la orelareo kaj nuko, kies suba vertico iĝas nigra vertikala strio ĉe la orelareo kiu enfermas flavecan areeton kaj kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie melanotis estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “nigra” kaj “orelo”. La okulo estas granda kaj tre nigra ene de blanka granda okulringo dividita horizontale meze kaj ĉirkaŭata de malhelo. La mentono estas ruĝecbruna. La flugiloj estas grizaj kun du malgrandaj sed tre bone markataj blankaj strioj sur nigra fono en ŝultroj. La subaj partoj estas flavaj. La beko estas griza kaj la kruroj rozkolorecaj. Inoj estas pli senkoloraj kun ĝenerale griza kapo kaj brunecaj subaj partoj.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Referencoj redakti