Nikolaj Rubinstein

juddevena rusa komponisto

Nikolaj RUBINSTEINNikolaj Rubinŝtejn - ruse Николай Григорьевич Рубинштейн, scienca latinliterigo Nikolaj Grigor'evič Rubinštejn, sed la familia nomo origine estas jida kaj germana kaj tial en tiuj lingvoj latinalfabete skribatas Rubinstein, prononco [RU:binŝtajn], "rubeno", hebree ניקולאי רובינשטיין - estis fama juddevena rusa komponisto. Li naskiĝis la 2-an de junio 1835 en Moskvo, Rusia Imperio, kaj mortis en aĝo de nur 45 jaroj la 11-an de marto 1881 en Parizo. La komponisto Anton Rubinstein estis lia frato. Interalie, Nikolaj Rubinstein estis profesoro de la posta komponisto Sergej Tanejev. Li en 1866 estis la fondinto kaj unua direktoro de la Moskva konservatorio, poste nomata Moskva Ĉajkovskij Konservatorio.

Nikolaj Rubinstein
Persona informo
Naskiĝo 2-an de junio 1835 (1835-06-02)
en Moskvo,  Rusia Imperio
Morto 11-an de marto 1881 (1881-03-11) (45-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Daniela monaĥejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Moscow Imperial University, Faculty of Law
Familio
Patro Grigory Romanovich Rubinstein
Frat(in)oj Anton Rubinstein • Sofia Grigorievna Rubinstein
Okupo
Okupo komponistopianistodirigento • muzikinstruisto
vdr