Nikolao de Tolentino

Nikolao de Tolentino (en itala San Nicola da Tolentino, en hispana San Nicolás de Tolentino) (ĉ. 1246 - 10-a de septembro 1305), konata kiel Patrono de la sanktaj animoj, estis itala religiulo kaj mistiko, kiu estis deklarita sanktulo de la Katolika Eklezio. Li iĝis monaĥo de la ordeno de Aŭgustenanoj kaj pacfaranto ĉe la konflikto inter Gibelinoj kaj Gelfoj.

Statuo de Nikolao de Tolentino sur la Ponto de Karolo en Prago, Ĉeĥio.

Oni rakontas multajn legendojn rilatajn al Nikolao. Unu diras, ke la demono iam batis lin per bastono, kiu ekde tiam estis ekspoziciata dum jaroj en lia preĝejo. Laŭ alia, Nikolao, kiu estis vegetarano, ricevis rostitan kortobirdon super kiu li faris la signon de la kruco, kaj sekve ĝi ekflugis tra fenestro.

Eksteraj ligiloj redakti