Nikolaus GRIEBEL (naskiĝinta en 1934) estas germana arkitekto aktivanta en Vajmaro.

apartamentaro Fritz Heckert de Chemnitz

Vivo redakti

Griebel studis en Vajmaro arkitekturon antaŭ deĵoro kiel arkitekto kaj urba planisto. En Berlino li doktoriĝis en la 1975-a jaro. Inter 1977 kaj 1999 li estis altlernejdocento pri arkitektura historio kaj urboplanado ĉe Bauhaus-Universitato Vajmaro. Kaj liaj publicitaĵoj kaj liaj planoj atestas lian gravan rolon por orientgermana modernisma konstruado. Ekde 1998 li krome aktivis kiel oficiala ĉiĉerono en Vajmaro[1] estante membro de la Fremduktrafikasocio vajmara[2] kiun li multajn jarojn estris.[3]

Griebel planis inter 1968 kaj 1973 la loĝan setlejon en la urbokvartalo Yorckgebiet de Karl-Marx-Stadt (ekz. en la strato Zeisigwaldstraße 2 kiu nomiĝis por la najbara arbaro Zeisigwald. Komence planitis tie 4682 apartamentoj. [4] Hodiaŭ la loĝantaro nur tieaj duobliĝis. Griebel estis ĉirkaŭ la 1973-a jaro ĉefarkitekto de Karl-Marx-Stadt.[5] Tiupostene li respondecis kun aliaj pri la plej grava loĝadkonstruprojekto, t.e. la loĝa zono Fritz Heckert.[6] Meto de la fundamento ŝtono estis en 1974; temis pri la tria plej granda loĝadnovkonstruzono de GDR (intertempe eĉ pri la dua plej ampleksa!).

Verkoj redakti

  • Städtebauliche und architektonische Kriterien für Gaststätten in Erholungsgebieten dargestellt an Beispielen des Bezirkes Karl-Marx-Stadt, (disertaĵo), Berlino 1975.
  • Wissenschaftliches Kolloquium vom 27. bis 30. Juni 1989 in Weimar an der Hochschule für Architektur und Bauwesen zum Thema: ‚Produktivkraftentwicklung und Umweltgestaltung. Sozialer und wissenschaftlich-technischer Fortschritt in ihren Auswirkungen auf Architektur und industrielle Formgestaltung in unserer Zeit. Zum 100. Geburtstag von Hannes Meyer, Bauhaus-Universität Weimar 1990 (eldonis N. Griebel)
  • Vergleichende Zeittafeln der Geschichte der Stadt Weimar, 2009.
  • Ein Tag in Weimar: Wanderungen zu Weimarer Stadtarchitekturen, tria plibonigita eldono, Vajmaro 2008.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti