N. Klünder

germana denaska esperantisto
(Alidirektita el Nils Klünder)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

N. KLÜNDER (naskiĝis la 15-an de decembro 1992) estas germano, kiu naskiĝis en esperantlingva familio kaj iĝis denaska esperantisto: La germandevena patro Helmut Klünder, mortinta en 2022, kaj la poldevena patrino Elisabeth Klünder, mortinta jam en 2002, estis aktivaj membroj de la Esperanto-movado, sed antaŭ ili, la praavo lernis Esperanton jam en 1908 kaj la avino patroflanka samkiel la patro mem kreskis kiel denaska esperantisto.

N. Klünder
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1992
en Germanio Steinfurt, Germanio
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Helmut Klünder
Patrino Elisabeth Klünder
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

N. estis gimnaziano en Rheine, je la persona nomo Nils Martin[1][2] (en Esperanto kromnomita "NoMoKeto"),[3] post la abitura ekzameno ekstudis informadikon en la universitato Bochum, post la jaro 2010 alprenis la nomon Nicole[4] kaj laŭ la stato de 2015 plustudas tiun fakon en la universitato Duisburg-Essen. Plurajn jarojn aktiva laboranto en Germana Esperanto-Junularo kaj en TEJO, N. interalie estis kunorganizanto de la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en aŭgusto 2015, kiu okazis en la germania urbo Wiesbaden.

Referencoj