Nister (Sieg)

La rivero Nister, ankaŭ nomata Große Nister (granda Nister) estas 64 km longa, orografie maldekstra kaj suda flankrivero de la rivero Sieg en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

NisterRIVER-SISTEMO: Rejno
la riveo Nister inter Wissen kaj Helmeroth
la riveo Nister inter Wissen kaj Helmeroth
Bazaj informoj
Situo Germanujo
Rejnlando-Palatinato
Longeco 63,74 km
Fluo
Fonto Fuchskaute
- Alteco super marnivelo 563 m
Enfluejo Sieg en Wissen-Nisterbrück
- Alteco 141 m
Geografio
Information icon.svg
vdr

GeografiodosieroRedakti

 
la valo de la Nister proksime de Höhn en marto
 
la rivero ĉe la vejro, apud la abatejo dosMarienstatt
 
Schwarze Nister en la Bacher Lay apud Bad Marienberg

FontoRedakti

La rivero fontas en Hohen Westerwald je la piedo de Fuchskaute, la kun alteco de 657 m plej alta monto en Westerwald. La fonto de la Nister troviĝas ĉe la vilago Willingen sur alteco de 563 m, ĉ. 1,7 km nordokcidente de la pinto de la monto.

RivervojoRedakti

De ĝia fonto la Nister fluas suden, poste ĝi turniĝas nordokcidenten tra la Westerwald. Tuj malsupre alfluas kelkaj alfluantoj el la ĉirkaŭantaj herbejoj. Post paso de la malgrandaj vilaĝoj Nister-Möhrendorf kaj Emmerichenhain (tie alfluas la rojo Breitenbach), tuj poste ĝi pasas Neustadt en granda arko al nordokcidento. En Neustadt alfluas de dekstre la rivereto Roßbach.

Poste ĝi pasas Fehl-Ritzhausen en suda direkto kaj fluas iom nordokcidente preter la Schönberg. Post kelkaj kilometroj ĝi pasas Hahn kaj plufluas al Bad Marienberg – Langenbach kie ĝi ricevas akvon de la Schwarze Nister, kie fontas ĉe Stegskopf. De tie ĝi fluas en sudokcidenta direkto ĝis Hahn - Hardter Mühle kie alfluas de maldekstre la rojo Alten Dreisbach. Iom pli poste alfluas de maldekstre Enspelner Bach en la vilaĝo Nistertal. Ĉe Unna - Korb alfluas ĝin de dekstre la riveroj Bölsbach kaj Wäschebach.

Trafluinte herbejan valon kaj pasinte sude ĉe forsta domo la rivero pasas la urbon Hachenburg kaj la vilaĝon Nister. Post Hachenburg ĝi trafluas romantikan valon kaj pasas Marienstatt en la ripozregiono Kroppacher Schweiz. Malsupre ĝi estas barita de vejro.

Post la vejro la rivero faras grandan meandron ĉirkaŭ la burgmonto, sur kiu staras la kulturmonumento Vroneck (la restaĵoj de la burgo Vroneck). Poste la Nister fluas en multaj meandroj tra la valo kaj aldoniĝas multaj rojetoj. Ĝi fluas tra la ripozregiono Kroppacher Schweiz en nordokcidenta direkto al Astert. Poste ĝi pasas Heuzert ĝis ĝi atingas Heimborn, kie ĝin finfine alfluas la ĉ. 24 km longa rivereto kleine Nister (malgranda Nister).

De tie ĝi fluas nordokcidenten kaj pasas la vilaĝojn Stein Wingert kaj Idelberg. Post kelkaj pliaj kilometroj ĝi pasas la vilaĝon Helmeroth, kie alfluas de dekstre al rojo Burbachsseifen.

AlfluoRedakti

Finfine la rivero Nister fluas post fludistanco de ĉ. 64 km inter Etzbach kaj Wissen-Nisterbrück de maldekstre sur alteco de 141 m en la 155,2 km longan riveron Sieg.

Akvokolekta baseno kaj alfluantojRedakti

La akvokolekta baseno havas grandecon de 245.968 km². La plej alta monto en la akvokolekta baseno estas Fuchskaute kun alteco de 657 m. La tri plej grandaj alfluantoj de la Granda Nister estas jenaj:

nomo flanko longeco
[km]GeoQuelle DE-RP WW
akvokolekta areo
[km²]GeoQuelle DE-RP WW
fonto enfluejo DGKZ
Schwarze Nister dekstre 12,4 24,7 Stegskopf Bad Marienberg - Langenbach 2724-4
Enspelnerbach (Hornnister) maldekstre 8,5 20,2 Kramerberg Alpenrod - Hirtscheid 2724-6
Kleine Nister dekstre 24,6 63,5 Stegskopf Heimborn 2724-8

Ĉiu alfluantoj enhavas la nomon „Nister“.

Krome alfluas la rojoj Breitenbach, Finkelbach, Roßbach, alter Dreisbach, Bölsbach, Wäschebach, Burbachssiefen kaj kelkaj pliaj malgrandaj alfluantoj.

Apudriveraj sedimentaĵojRedakti

La apudrivera lomo de la Nister estis grandparte ekde la alta mezepoko. Antaŭe la apudriveraj zonoj de la Nister konsistas preskaŭ ekskluzive el graveloj kaj granda rulŝtonaĵo.[1]

ReferencojRedakti

  1. Christian Stolz:Budgeting of soil erosion from floodplain sediments of the central Rhenish Slate Mts. (Westerwald), Germany. el: The Holocene, volumo 21, 3. 2011. Paĝoj 499–510. url=http://hol.sagepub.com/content/21/3/499.refs | archive-is=20120712140924 | text=online. Elŝutita 2016-07-26