Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata rivero temas artikolo Nitrica (rivero).

Nitrica, hungare Rákosvölgyudvarnok [rAkoŝvoldjudvarnok] estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Nitrica
hungare: Rákosvölgyudvarnok
municipo
Oficiala nomo: Nitrica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Prievidza
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horná Nitra
Parto(j) Račice, Dvorníky
Rivero Nitrica
Situo Nitrica
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 48° 42′ 15″ N 18° 26′ 54″ O / 48.70417 °N, 18.44833 °O / 48.70417; 18.44833 (mapo)
Areo 24,03 km² (2 403 ha)
Loĝantaro 1 240 (31.12.2007)
Denseco 51,6 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Hornonitrianska kotlina
Unua skribmencio 1113
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 972 22
Telefona antaŭkodo +421-46
Aŭtokodoj PD
NUTS 514250
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Vikimedia Komunejo: Nitrica
Retpaĝo: www.nitrica.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Nitrica situas laŭ rojo same tiel nomata Nitrica, laŭ ĉefvojo Nováky-Bánovce nad Bebravou. Prievidza troviĝas je 18 km.

Historio redakti

Nitrica konsistas el du iamaj sube menciitaj vilaĝoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Nitrica 1244 homoj, (1235 slovakoj).

Rákosvölgy/Ratschitz/Račice redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 en germana formo "Radsciz". En 1828 loĝis tie 573 vilaĝanoj en 82 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Rákosvölgy 550 homoj, (plejparte slovakoj).

Bélaudvarnok/Hof an der Neutra/Dvorníky redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1249 en formo "Vdournuk". En 1828 loĝis tie 682 vilaĝanoj en 97 domoj. En 1832 inundo okazis. Tiutempe la oficiala loknomo estis Dvornik. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bélaudvarnok 557 homoj, (plejparte slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti