Tamura Nobuyoshi

(Alidirektita el Nobuyoshi TAMURA)

TAMURA Nobuyoshi (Hepburn-Transskribo), (田村 信義; [tamura nobujoŝi]), naskiĝis la  2-an de marto 1933(nun 1933-03-02) en la gubernio Osaka, Japanio, mortis la 9-an de julio 2010, estis fama luktosportisto de Ajkido kiu venis praktiki kaj vivi en Francio ekde 1964.

Tamura Nobuyoshi
Japana luktosportisto, ajkidisto
Japana luktosportisto, ajkidisto
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de marto 1933(nun 1933-03-02)
en Gubernio Osaka
Morto la 9-an de julio 2010 (77‑jara)
en Bras
Mortokialo kancero
Ŝtataneco JapanioFrancio
Okupo
Okupo aikidoka
vdr
Tamura Nobuyoshi je la internacia renkonto de Ajkido en La Colle-sur-Loup en 2005.
Tamura Nobuyoshi je la internacia renkonto en Lesneven en 2006.

Vivo redakti

La patro de Tamura estis profesoro de kendo kaj post lia morto, li decidis iri al doĵo de Morihei Ueshiba. Li fariĝis disĉiplo (uchi deshi) kaj venis francien kun sia edzino (Rumiko Tamura) en 1964 por disvastigi ajkidon en Francio kaj Eŭropo.

Li fariĝis nacia teknika direktoro de la FFAB (Francan Federacio de aikido kaj budo). Kishomaru Ueshiba donis al li la 8-an danon. Pli frue, Moriteru Ueshiba deziris doni al li la 9-an sed Tamura rifuzis argumente ke O sensei volis nur iri ĝis la 8-a. Li havas la titolon de Shihan shihan, sed la praktikantoj nomas lin sensei (« mastro ») kiu montras markon de respekto kun lia persono kaj lia nivelo. Li instruis kiel internacia profesoro en multaj landoj.

Lia doĵo, doĵo Shumeikan, sidas ĉe la urbeto de Bras (Var, Francio).

Li aĝis 77 jarojn kiam li mortis en 2010.

Eksteraj ligiloj redakti