Norbert Dán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dán Norbert estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Feldhandler, la baldaŭa estis Földváry, fine li prenis la nomon Norbert Dán.

Norbert Dán
Persona informo
Naskonomo Feldhandler József
Aliaj nomoj Dán Norbert
Naskiĝo la  27-an de marto 1895(nun 1895-03-27)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto 1946
en Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo silent film actor (en) Traduki
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Feldhandler [1] naskiĝis la 27-an de marto 1895 en Budapeŝto, li mortis en 1946 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

József Feldhandler akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste li prenis la nomon Földváry József kaj li havis rolojn en Teatro Király (1912), poste en Gaja Teatro (1913-1914). Li studis kantadon en Muzikakademio de Budapeŝto. Ekde 1917 li apartenis al teatretoj aŭ kabaredoj. Tiutempe li estis ŝatata kanzonisto. En la 1930-aj jaroj li ofte kantadis en la Hungara Radio.

Elektitaj filmaj roloj

redakti
  • Álarcosbál (1917) – duko de Mondero
  • Az elhagyottak (1925)
  • Négylevelű lóhere (1931)

Fontoj

redakti