Nord-Makedonio en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Nord-Makedonio en la Olimpikoj ekde la jaro 1996 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento, kaj ekde 1998 same en ĉiuj vintraj olimpikoj. Antaŭe en 1992 nord-makedonaj sportistoj partoprenis kiel sendependaj olimpiaj partoprenantoj kaj ekde 1920 ĝis 1988 en la jugoslavia teamo. La nova landonomo Nord-Makedonio nur estis ekuzata en februaro 2019[1], ĝis tiam la lando uzis la nomon Respubliko Makedonio (makedone: Република Македонија, Republika Makedonija) aŭ la nomon Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio (Поранешна Југословенска Република Македонија, Poraneŝna Jugoslovenska Republika Makedonija), kaj pro ties malpraktika longeco ankaŭ foje neformale "Makedonio" respektive adjektive "makedonia", kvankam ĝuste tiun simpligon volis eviti la registaro de la najbara ŝtato Grekio, kies norda parto ekde la antikva epoko estas la historia greka regiono Makedonio, ankaŭ dum la greka bizanca Imperio komence de la dua jarmilo, dum la slavaj loĝantoj de Nord-Makedonio "nur" alvenis dum la mezepoko.

La olimpika flago

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temas pri arĝenta kaj bronza medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 129-an rangon.

Kunordigas la teamon la Nord-Makedonia Olimpika Komitato.

Referencoj redakti

  1. Smith, Helena, "Macedonia officially changes its name to North Macedonia", The Guardian, Guardian News & Media, 2019-02-12. Kontrolita 2019-02-13. (angle)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti