Norda didelfo
Norda didelfo (latine Didelphis virginiana, la latina adjektivo aludas al la usona subŝtato Virginio, parto de la kerna vivteritorio de la besto) estas specio el la genro de didelfoj - malgrandaj mamuloj el la ordo de marsupiuloj, grimpanta sur arboj.
![]() | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La specio troveblas en Centra kaj Nordameriko. Kompare al la aliaj specioj el la genro, kiuj vivas en Suda kaj nur parte en Centra Ameriko, ĝi do troveblas pli norde, kaj tial ekhavis la priskriban adjektivon "norda".
Ĝi estas tre ofta kaj ne estas endanĝerita, ĉar ĝi sukcesas vivi eĉ en urboj.