Nordkolegio Rendsburg

Norda kolegio de Rendsburg (germane Nordkolleg Rendsburg) estas akademio pri kultura klerigo kaj kongrescentro en Rendsburg, Germanujo. Ĝi aparte servas al la (plu-)klerigo de plenkreskuloj aktivante ankaŭ ĝenerale en la kultura vivo de Ŝlesvigo-Holstinio.

Nordkolegio Rendsburg
organizaĵo
Informoj
fondodato 1842
Situo
Geografia situo 54° 17′ 24″ N, 9° 38′ 48″ O (mapo)54.289879.64667Koordinatoj: 54° 17′ 24″ N, 9° 38′ 48″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Rendsburg
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Nordkolegio Rendsburg (Ŝlesvig-Holstinio)
Nordkolegio Rendsburg (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Nordkolegio Rendsburg
Nordkolegio Rendsburg
Nordkolegio Rendsburg (Germanio)
Nordkolegio Rendsburg (Germanio)
DEC
Nordkolegio Rendsburg
Nordkolegio Rendsburg
Map
Nordkolegio Rendsburg
vdr
Nordkolleg-emblemo

Historio redakti

Ĝiaj tradicioj komenciĝis jam en la 19a jarcento. En 1842 ĝi fonditis kiel supera popola alt lernejo por la kamparanoj; en 1921 proksime de la nuna situo ĝi refonditis sub la nomo de "Heimvolkshochschule" fare de Axel Henningsen kaj Johannes Tonnesen. Ĝi eĉ post la Dua mondmilito sukcese poziciigis sin kiel tradiciriĉan institucion: jam en 1945 la brita okupadadministracio ordonis tujan restartigon kulturan. De tiam la fokuso direktis sin je kelkaj antaŭe aŭ neglektitaj aŭ (dum la naziismo) malŝatataj kampoj, ekz. pri novaj formoj artaj/literaturaj, ideoj pri novo sencodonopovo de moderna societo, ellerno de fremdlingvoj, interkultura kompetenc-veko. Tiu ĉi internaciigo de la oferataro kun intencita orientiĝo je Skandinavio kaj Norda Eŭropo komenciĝis jam en la jaro 1959-a. En 1992 Nordkolleg Rendsburg GmbH posteulis la malnovan Heimvolkshochschule Rendsburg e.V..

Ofertoj kaj programoj redakti

Teme oni aktivis sur la kampoj de kulturekonomio (KulturWirtschaft), literaturo, amaskomunikiloj, muziko, lingvoj, komunikado, ĉiam rilate al Skandinavio kaj la regiono de la Balta Maro. Krome ĝueblas plukleriĝoj transfakaj, ekz. en la medio de kulturmanaĝerado kaj kulturperado.

Dialogo: KulturWirtschaft centras en kulturekonomia konsilado kaj pluevoluigohelpo. Ĉi tiu oferto direktas sin al kulturfarantoj, agantoj kulturaj/kreiv-ekonomiaj kaj al tradiciaj entreprenoj ankaŭ. Dume la kompetenccentro kovras la taskojn de pluklerigo, kvalifikado kaj servopretado, la t.n. kontaktburoo dediĉas sin pli je konsilado, perado kaj manaĝerado.

La engaĝiĝo de la sekcio literaturo kaj komunikiloj specialiĝis je la perado de literaturo, la helpado de la kunvenigo de aŭtoroj kiel ankaŭ je la ĝenerala pluklerigo de homoj deĵorantoj en la sfero de komunikado.

La fako muziko transprenis krome funkciojn de landa muzikakademio por la tuta federacia lando. Elpensatas aranĝoj en la kampoj de muzika praktiko, muzikpedagogiko, muzikalproksimigado kaj muzikmanaĝerado. La bunteco de la ofertita gamo estas de laikulaj ĝis majstraj kursoj de la malnova muziko ĝis Sound Art. Nordkolleg estas krome centro muzika por olduloj, de la Landa junularĥoro de Ŝlesvigo-Holstinio kaj de la Landa ĵazmuzikorĥestro. Nenombreblaj korusoj kaj orkestroj profitas krome de multaj jaorj de la elstaraj provludaj kaj laboraj kondiĉoj surloke.

Interŝanĝante sin kun Norda kaj Nordeosta Eŭropo la sekcio de lingvoj kaj komunikado oferatas lingvokursojn en la skandinaviaj lingvoj kaj baltaj lingvoj (ekz. finna, estna, faroa). Inverse eblas plibonigi siajn konojn de la angla aŭ de la germana lingvo ankaŭ. Interkultura edukado ankaŭ gravegas memkompreneble.

Ĉiuj fakoj pretas ankaŭ individue prepari seminarojn havante bone funkciantan reton da partnerinstitucioj ene kaj malene de Germanlando.

Situo kaj ekipaĵoj redakti

La Norda kolegio kuŝas en Rendsburg inter la Kiela Kanalo kaj Eider estante, danke al sia parkoze farita ĉirkaŭaĵo, loko de kvieto kaj malstreĉa lernejatmosfero.

En la gastejoj de ĝi ĝis 90 personoj gasti povas en ĉambroj unu- aŭ dulitaj. Ekzistas dek unu seminarejoj kaj tri aŭditorioj (taŭgaj por po 150 personoj).

Eksteraj ligiloj redakti