La Norvega Marfluo (konata ankaŭ kiel Norvega Marborda Marfluo) estas akva marfluo kiu fluas nordorienten laŭlonge de la Atlantika marbordo de Norvegio je profundoj de inter 50 kaj 100 metroj tra la Barencmara Malfermejo en la Barencan Maron. Ĝi kontrastas kun la Nordatlantika Marfluo ĉar ĝi estas pli malvarma kaj enhavas malpli da salo, ĉar plej el ties alfluanta akvo venas el la saleta Balta Maro same kiel de la norvegaj fjordoj kaj riveroj. Ĝi estas, tamen, konsiderinde pli varma kaj salenhava ol la Arkta Maro. Vintraj temperaturoj en la Norvega Marfluo estas tipe inter 2 kaj 5 °C dum la temperaturo de la akvo de Atlantiko superas 6 °C.

La Norvegaj marbordaj akvoj estas dominataj de du ĉefaj akvamasoj, nome la Norvega Marborda Marfluo kaj la Nordatlantika Derivakvo (Atlantika Akvo). Ĉar la Norvega Marborda Marfluo moviĝas norden, la Nordatlantika Derivakvo estas miksita ene, plialtigante la salenhavon.

La marfluo estas kaj ventopelata, ekhavante akvon laŭlonge de la Norvega marbordo de sudokcidentaj ventoj (kreante plialtiĝon kaj tiele premdiferencojn), kaj ankaŭ pelata de sia salenhava distribuado kiu siavice kreas densecajn gradientojn.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Saetre, Roald, ed. 2007. The Norwegian Coastal Current—Oceanography and Climate. Tapir Academic Press; Trondheim. ISBN 82-519-2184-8

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 67° N 3° O / 67 °N, 3 °O / 67; 3 (mapo)