Nová Seninka
Nová Seninka estas vilaĝo en Ĉeĥio, nuntempe parto de urbo Staré Město en distrikto Šumperk, sed en pasinteco ĝi estadis memstara vilaĝo. Ĝis la jaro 1948 ĝi nomiĝis Špiklice (germane Spieglitz). Vivas ĉi tie 43 loĝantoj (2021). En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 39 adresoj.
Nová Seninka | |
vilaĝo | |
Preĝejo de sankta Johano Baptisto, en fono monto Králický Sněžník
| |
Oficiala nomo: Nová Seninka | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Šumperk |
Administra municipo | Staré Město |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Králický Sněžník |
Domoj | 39 2009 |
Situo | Nová Seninka |
- alteco | 650 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 11′ 58″ N 16° 54′ 39″ O / 50.19944 °N, 16.91083 °O (mapo) |
Loĝantaro | 43 (2021) |
Fondo | 13-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 788 32 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Laŭ tiu ĉi vilaĝo estiĝis unu arĥaika nomo por Králický Sněžník – Spieglitzer Schneeberg.
El Nová Seninka kondukas ŝoseo al limpasejo al Pollando.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis fondita en la 13-a jarcento por gardi komercan vojon el Moravio ĝis Kłodzko. En la 15-a jarcento la vilaĝo dezertiĝis kaj renovigita ĝi estis en la jaro 1561 de superularo el Kolštejn. Paroĥejo estis en la vilaĝo verŝajne jam antaŭ la tridekjara milito, renovigita ĝi estis denove en la jaro 1784. Instruado en lernejo komenciĝis jam en la jaro 1766. Post la jaro 1848 la vilaĝo estis enmembrigita al juĝeja distrikto en Staré Město en hetmanejo en Šumperk.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 508 |
1880 | 546 |
1890 | 545 |
1900 | 498 |
1910 | 461 |
1921 | 438 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 437 |
1950 | 108 |
1961 | 102 |
1970 | 115 |
1980 | 67 |
1991 | 58 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 51 |
2011 | 44 |
2021 | 43 |
Naturaj interesaĵoj
redaktiOkcidente de la vilaĝo troviĝas monto Králický Sněžník, oriente ĝis nordoriente situas montodorso de Riĥleba montaro.
Fotogalerio
redakti-
Dia torturo en Nová Seninka