Nova kastelo (Bad Lobenstein)

La Nova kastelo (germane Neues Schloss) troviĝas kune kun bela parko en la sudeostturingia urbo Bad Lobenstein, Germanujo.

Nova kastelo

kastelo • loĝejo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 26′ 54″ N, 11° 38′ 26″ O (mapo)50.448311.6406Koordinatoj: 50° 26′ 54″ N, 11° 38′ 26″ O (mapo)
Nova kastelo (Bad Lobenstein) (Turingio)
Nova kastelo (Bad Lobenstein) (Turingio)
DEC
Nova kastelo (Bad Lobenstein)
Nova kastelo (Bad Lobenstein)
Situo de Nova kastelo (Bad Lobenstein)
Nova kastelo (Germanio)
Nova kastelo (Germanio)
DEC
Nova kastelo
Nova kastelo
Situo de Nova kastelo
Map
vdr
Vido disde Leonberger-placo, eosta alo; maldekstre apudas la koneksa konstruaĵo al la okcidenta alo
Ĝardena flanko
La kastelparko kun pavilono

Ĝi troviĝas ĉe la norda rando de la urbokerno ĉe Loenberger-placo. Hodiaŭ ĝi utiligatas kiel muzeo kun fokuso pri la Reuß-dinastio. Regiona kaj moderna historio kaj diversaj maldaŭraj ekspozicioj kompletigas la oferton kulturan. La parko por ĉiuj ĉiam alireblas servante kiel urbocentra ripozumgazonaro.

Historio redakti

La lobenŝtajna urbocentro gastis unue la Malnovan kastelon de 1601, kiu brulkonsumiĝis en 1714. La restintaj eroj konstruaĵaj uzitis kiel maltejo, dume la ekde 1647 en Lobenstein rezidantaj princoj de Reuß-Lobenstein komisiis la faron de nova kastelo. Inter 1714 kaj 1718 do estiĝis sub la regado de Henriko la 15-a la Novan kastelon laŭ baroka stilo ekster la urbomuroj. Ĝis 1824 ĝi estas rezidejo, poste la lobenŝtajna linio de la Reuß-oj formortis. Aŭtomate ilia teritorio venis en la manojn de Reuß-Ebersdorf. La princoj novaj se eknomiĝis senjoroj de Reuß-Lobenstein-Ebersdorf. Dum la fajregoj en la jaroj 1732, 1800 kaj 1862 la Nova kastelo damaĝitis kaj ĉiam denove rekonstruitis kun etaj ŝanĝoj. Nova restaŭro iĝis inter 1996 kaj 1997 kaj de la kastelo kaj de la parko kaj de la flankaj konstruaĵoj. La uesta flanko ekĝuis restaŭriĝon ekde 2008.

La area tuto redakti

La kastelo konsistas el du konstruaĵoj kun kvadrata horizontala projekciaĵo (aloj orienta kaj okcidenta), kiun ligas meza konstruaĵo pli malalta. En tiu ĉi ligantilo ene estas trairejo formanta kune kun la pavilono en la parko akson vidan. La kastelparko, kiun oni ankaŭ nomas Herrengarten (senjora ĝardeno) etendiĝas post la kastelo sur longeco de 250 metroj kaj sur larĝeco de 100 metroj. La meza asko estas herbaro interrompita pavilone, kiun bambaŭflankas arbaraleo kun promenejoj. La iam franca-baroka ĝardena aranĝo evoluis per daŭra kreskado de la arbaroj ĝis la mezo de la 19a jarcento pli kaj pli je angla pejzaĝa ĝardeno.

La pavilono enkastelparka estas kvadrata, duetaĝa, malfrubaroka konstruaĵo kies pleja lindaĵo estas la persienoj. En la pli larĝa senco apartenas al la kastelo ankaŭ la Malnova gardostaranta ejo ĉe la alia flanko de Leonberger-placo. Iam ĝi estis gardistejo de la princa soldataro, eta kaj klasikisma konstruaĵo kiu tre similas al la Malnova gardejo den Greiz. Ankaŭ la ĉara remizo de la princa familio troviĝas kontraŭe al la kastelo. Tiu malpompa, malfrubaroka konstruaĵo servas hodiaŭ kiel porturista informejo de la urbo Bad Lobenstein.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Neues Schloss (Bad Lobenstein) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

50.44833333333311.640555555556