Kastelo Ebersdorf (germane Schloss Ebersdorf) estas iama rezideja kastelo kun parko en Saalburg-Ebersdorf en Germanujo. De ĉi tie regis la grafoj de Reuß-Ebersdorf inter 1690 kaj 1848.

Kastelo Ebersdorf

kastelo • reĝa palaco
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 29′ 3″ N, 11° 39′ 57″ O (mapo)50.484311.6659Koordinatoj: 50° 29′ 3″ N, 11° 39′ 57″ O (mapo)
Kastelo Ebersdorf (Turingio)
Kastelo Ebersdorf (Turingio)
DEC
Kastelo Ebersdorf
Kastelo Ebersdorf
Situo de Kastelo Ebersdorf
Kastelo Ebersdorf (Germanio)
Kastelo Ebersdorf (Germanio)
DEC
Kastelo Ebersdorf
Kastelo Ebersdorf
Situo de Kastelo Ebersdorf
Map
vdr
Klasikisma uesta fasado
Historia vido de la parko kun lagetdometo

Historio redakti

La komplekso aranĝitis inter 1690 kaj 1693 kiel baroka rezideja kastelo por anstataŭigi malnovan akvokastelon. temas pri malregula tuto kun kvar aloj ĉirkaŭantaj la internan korton. La konstruaĵo relative modestas sed tamen grandas rilate al la (mal)grandeco de la grafujo. La okcidenta alo alikonstruitis inter 1788 kaj 1792 klasikisme fare de Christian Friedrich Schuricht. Li donis al la alo fortimpresan, per kolonoj dividitan fasadon ĝis la parko. Post utiligo fleĝejma ĝis 2000 la kastelo malfunkciadis. En decembro 2017 oni vendis ĝin al Henriko 19-a de Reuß kaj ties familio. Do revenis la kastelo en la posedon de la iamaj posedantoj.

La kastelparko estiĝis en la jaro 1710. Estinte barokaĵo ĝi ŝanĝitis dum la 19-a jarcento je angla pejzaĝa ĝardeno. Ĉi-tipa ĝi estas ĝis nun kun multaj malnovaj arboj. Post fajro en 1696 la kastelo riparotis kaj la subuloj estis petataj alporti ŝtonojn el la Saale-rivero. La lando Reuß-Ebersdorf ankoraŭ pligrandiĝis en 1711 per la enkorpigo de la administradujo Hirschberg kaj en 1824 per partoj de Lobenstein. Inter 1709 kaj 1732 aldonitis ankoraŭ aliaj konstruaĵoj, ekz. du kastelaj aloj kaj uro kun horloĝo; ĝi malkonstruitis poste kaj ĝiaj sonoriloj uzitis en la preĝejo. Famiĝis Ebersdorf ankaŭ danke al Nikolaus Ludwig von Zinzendorf, fondinto de la herrnhuta frataro ĉar en 1722 li edzinigis la filinon de Henriko la 10-a, Erdmuthe Dorothea, grafino de Reuß-Ebersdorf. Komence loĝis ankaŭ la servistoj en la kasteloj inter kiuj estis multaj herrnhutanoj kaj ankaŭ grafo Henriko la 29-a apogis la ideojn de tiu ĉi kristana komunumo. La influo herrnhutana ankaŭ videblis en la modesteco de la kirko kaj la tombejo.

Ĉe la barokstila alikonstruo oni aranĝis ankaŭ laŭbojn, pavilonojn kaj birdejon. La oranĝejo plurfoje alikonstruitis kaj translokigitis en 1790 en la kortegan ĝardenon.

Kontraŭe al la kastelo al ĉiuj alireblas la ĝardeno; ekzistas ankaŭ historiaj rondgivdadoj. En 1848 ekposedantis la princoj de Schleiz; eksproprietigo iĝis en 1948 fare de la komunistoj.

Homoj rilate al la kastelo redakti

  • Sudokcidente de la paro estas monumento por Ernst Barlach kiu komisiitis en 1929 fari tomboŝtonon por la dukaj gepatroj kaj du dukaj fratoj (fare de Henriko la 45-a). La princo ankaŭ engaĝiĝis por la teatrejo de Gera kie li okazigis tri dramojn de Barlach.
  • En la 9/10-a oktobro 1806 loĝis tie ĉi la franca tirano Napoleono Bonaparte kaj ĉ. 200 miloj da francaj soldatoj transiris la vilaĝon.
  • En 1843 gastis enkastele la skandala dancistino Lola Montez kun kiu konatiĝis Henriko la 72-a dumvojaĝe. Pro maldeca konduto ŝi devis forlasi la kastelon.
  • Princino Auguste Caroline Sophie naskiĝis en la kastelo; ŝi estis la avino de la brita reĝino Viktoria.
  • La poeto Ludwig Ganghofer, plurfoje troviĝinte en Ebersdorf, migris ĝis Heinrichstein-monteto al kiu li dediĉis eĉ poemon.

Eksteraj ligiloj redakti