Novij Mir (ruse «Новый Мир», Nova Mondo) estas monata literatura periodaĵo, eldonita en Moskvo. Ĝi estis fondita en 1925 kiel eldonaĵo de la Verkista Asocio de la Sovetunio. Dum la sekvaj jardekoj aperis en ĝi verkoj de gvidaj sovetiaj verkistoj, sed – pro la netaŭgaj politikaj vidpunktoj – oni cenzuris multajn aŭ malpermesis pluajn publikigojn.

Novij Mir
revuo
Komenco 1925 vd
Sidejo Moskvo
Adreso 127006, Москва, Малый Путинковский переулок, д. 1/2
Agareo

literatura revuo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Dum la liberala redaktoreco (1958–70) de Aleksandr Tvardovskij, la Novij Mir aperigis unuafoje la noveleton de Aleksandr Solĵenicin Unu tago de Ivan Djenjisoviĉ (1962). La cenzurado de la periodaĵo dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj grave apogis la kreskon de la soveta samizdata literaturo

La Novij Mir ankaŭ hodiaŭ publikigas krom la literaturaĵoj ankaŭ literaturajn kritikojn, komentojn pri la samepoka rusa literaturo kaj – fojfoje – eĉ intern- kaj eksternpolitikajn analizojn.

Novij Mir, Novjorko redakti

La unua Novij Mir estis publikigita fare de rusaj socialdemokratiaj elmigrantoj en Novjorko en 1916-1917 ĝis ilia reveno al Rusio, post la februara revolucio de 1917. Ĝin redaktis Nikolaj Buĥarin kaj Aleksandra Kollontaj.

Eksteraj ligiloj redakti