Modifita latina

(Alidirektita el Novilatin (Blondel))

La velkinta gloro de latino, kiu estis la interlingvo de la Okcidento inter -100 kaj 1700, ade instigas la revon pri nova interlingvo -- ekzemple, Latino sen fleksio, Interlingvao kaj Esperanto, ĉiu estante, plejparte, lingvo novlatina. Estis pli ol 30 tiaj lingvoj novlatinaj.

Zamenhof mem revis kiel knabo pri la restarigo de latino kiel interlingvo. Esperanto esence havas novlatinan vortprovizon interpretita de ruslingvano: plejparte latina laŭ vortprovizo, sed slava laŭ sintakso, ortografio kaj eĉ la signifo de vortoj (ekzemple, la vorto plena estas latina en formo sed slava laŭ signifo).

Kelkaj lingvoj de tiu kategorio redakti

Novilatin (Blondel) redakti

Novilatin estas nomo de internacia planlingvo prezentita al Delegacio por la alpreno de Lingvo Internacia de franca fizikisto André Blondel. La projekto estas bazita sur klasika latina lingvo, sed kun regula derivado per 61 sufiksoj. Poste li rezignis la projekton kaj pasis al Okcidentalo.

Novum redakti

Novum estas internacia planlingvo proponita de pacifisto Michael Moszczynski el Toronto, Ontario, Kanado, en 1994. Ĝi estas projekto bazita sur latina lingvo.

Patro nia: Patre nostre, quis esses in caelis, sanctificerat nomen tuum. Adveniat regnum tuum. Essat voluntas tua, ut in caelo ut etiam in terre. Da nobis hodie panem nostrum diurnarem, et nos ne induca in temptationem, sed libera nos a malo.

Referencoj redakti