Nov-Zelanda nacia teamo de futbalo
vira nacia teamo de futbalo
(Alidirektita el Novzelanda nacia teamo de futbalo)
![]() |
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Nov-Zelando. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
La Nov-Zelanda nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1922. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Aŭstralio en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon All Whites - "la tutblankaj" (aludante al la tute blankaj sportaj vestaĵoj de la teamanoj). Emblemo sur la teamaj vestaĵoj estas branĉo de la arĝenta filiko, la nacia planto de Nov-Zelando. Dufoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1982. La teamo ankaŭ partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.
Nov-Zelanda nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
asocio | New Zealand Football Nov-Zelanda Futbal-Asocio | |
konfederacio | OFC | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1922 | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 1981 | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 1936 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 2 (unuafoje en 1982) | |
plej bona rezulto | unua rondo 1982 | |
OFC Pokalo de Nacioj | ||
aperoj | 8 (unuafoje en 1973) | |
plej bona rezulto | venko en 1973, 1998, 2002 kaj 2008 | |
