Nozemo (nederlande: Nozem) estis esprimo dum la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj por priskribi memkonscian, ribeleman junulon, ofte agreseman kaj konsideritan problema fare de aŭtoritatoj en Nederlando. Ĝi estis la plej frua moderna nederlanda subkulturo, rilatita al la "Teddy Boy"-movado en Britio kaj la "Greasers" en Usono. Ĝi estis sekvita fare de la Provoj.

Du nozemoj sur mopedo (1965)

Nozemoj estis junuloj, kiuj vestis sin per ĝinzo kaj ledaj jakoj, aŭskultis rokenrolon kaj kunvenis proksime de manĝetejoj sur siaj mopedoj. Ilia hararanĝo estis karakterizita per stilita kresto, ŝmirita per ĝelo.