Observatorio de Fountain Hills

La Observatorio de Fountain Hills estas astronomia observatorio establita proksime de Fountain Hills (Arizono, Usono) far'de la amatora astronomo Charles W. Juels por sia propra uzo. Ĝi estis unu el la unuaj amatoraj observatorioj, kiuj uzis programarojn por la aŭtomata detekto de malgrandaj korpoj de la sunsistemo ; ĝi eldonis fotometriajn mezurojn pri asteroidoj ĝis 2005.

Observatorio de Fountain Hills
Observatorio
Oficiala nomo: Fountain Hills Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Fountain Hills (Arizono)
Supermara alteco 1 850 m s. m.
Koordinatoj 33° 38′ 9″ N 111° 44′ 25″ U / 33.63583 °N, 111.74028 °U / 33.63583; -111.74028 (mapo)
Estiĝo 1998
Posedanto Charles W. Juels
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono

Ĝia MPC kodo estas 678 .[1].

La observatorio estas provizita per tri refraktoroj de 0,07 m, 0,12 m kaj 0,50 m per kiuj Charles W. Juels kaj Paulo R. Holvorcem malkovris mulenombrajn asteroidojn kaj kometojn, notinde C/2002 Y1 (Juels-Holvorcem)[2] kaj C/2005 N1 (Juels-Holvorcem).[3]

Krom la malkovroj de Charles W. Juels kaj Paulo R. Holvorcem Minor Planet Center kreditas la Observatorion de Fountain Hills de la malkovro de 35 asteroidoj inter 2001 kaj 2003.[4]

La asteroido 20898 Fountainhills ricevis la nomon de la urbo Fountain Hills, kie troviĝas la observatorio.[5]

Notoj kaj referencoj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatorio Astronómico de Fountain Hills en la hispana Vikipedio.