Observatorio de Saint-Véran
La Observatorio de Saint-Véran estas astronomia observatorio en Francio situanta sur la pic de Château Renard, municipo de Saint-Véran (Hautes-Alpes, Francio) je altitudo de 2 930 m. Ĝi estas la plej alta observatorio en Eŭropo post la Observatorio de Sfinkso. Ĝi estas administrata de la amatora astronomia asocio AstroQueyras[1].
Observatorio de Saint-Véran | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: Observatoire de Saint-Véran | |
Lando | Francio |
---|---|
Municipo | Saint-Véran |
Supermara alteco | 2 930 m s. m. |
Koordinatoj | 44° 41′ 49″ N 6° 54′ 25″ O / 44.69694 °N, 6.90694 °O (mapo) |
Estiĝo | 1974 |
Posedanto | AstroQueyras |
Situo de la observatorio en Francio
| |
Retpaĝo: https://www.astroqueyras.com/ | |
Historio redakti
La observatorio estis konstruita en 1974 kiel filio de la Observatorio de Parizo. De 1974 ĝis 1982, ĝi estas uzata de CNRS, kiu planis tie instali grandan teleskopon kun spegulo de 3,6 m; sed fine situejo en Hawaii estis elektita sekve al interkonsento kun nordamerikaj landoj.[3]
Post la forlaso de la projekto, CNRS decidis tie establi stacion de observo de la suna korono: Kupolo deprenita el la Observatorio de Parizo kaj muntaĵo el la Observatorio de Nico estis tie instalitaj.[4] La sciencaj aktivoj daŭris ĝis 1982.
De 1982 ĝis 1989, la observatorio estis neuzata.
En 1990, amatoraj astronomoj ricevis permeson uzi ĝian teleskopon Cassegrain de 62 cm. La observatorio estas nun malfermita al la publiko.[5]
Malkovroj redakti
La unuaj amatoraj malkovroj elde la Observatorio de Saint-Véran estas la asteroidoj 48159 Saint-Véran kaj 264476 Aepic la 16-an de aprilo 2011.
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Retpaĝo de AstroQueyras (france)
- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ La Astronoma Observatorio de Saint-Véran, el Envie de Queyras (france)
- ↑ Renovigo de la Observatorio de misio de la Pic de Château Renard ; el la paĝaro de la Observatorio de Saint-Véran (france)
- ↑ La Astronoma Observatorio de Saint-Véran remalfermis siajn pordojn, el Franceinfo 4-a de aŭgusto 2015 (france)
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- france Paĝaro de la Observatoire de Saint-Véran
- france Paĝaro de AstroQueyras
- france La Noktoj de la Observatorio, el Saint-Véran Astronomie
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatoire de Saint-Véran en la franca Vikipedio.