Observatorio Hoher List

astronomia observatorio en Germanio
(Alidirektita el Observejo Hoher List)

La Observatorio Hoher List (germane : Observatorium Hoher List) estas astronomia observatorio en Germanio, ĉirkaŭ 60 km sude de Bonn, proksime de la urbo Daun en la montaro Eifel. La observatorio estas funkciigita de la "Instituto Argelander por Astronomio" de la Bonna universitato.[1] Ĝia MPC kodo estas 017.[2]

Observatorio Hoher List
Observatorio
Konstruaĵo de la observatorio
Oficiala nomo: Observatorium Hoher List
Lando Germanio Germanio
Municipo Daun
Supermara alteco 549 m s. m.
Koordinatoj 50° 9′ 43″ N 6° 50′ 57″ O / 50.16194 °N, 6.84917 °O / 50.16194; 6.84917 (mapo)
Estiĝo 1954
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Situo de la observatorio en Germanio
Vikimedia Komunejo: Hoher List Observatory
Retpaĝo: http://www.hoher-list.de/htm/avv-veranstaltungen.htm

Historio redakti

Ĝis la 1940-aj jaroj, la astronomiaj observoj estis faritaj elde la malnova observatorio de Friedrich Wilhelm Argelander en Bonn. Iom post iom kun la elektra lumigo, la luma poluo igis la observojn pli malfacilaj.

En 1950 estis trovita situejo taŭga por astronomiaj observoj sur la monteto Hoher List supre de la vilaĝo Schalkenmehren, kien estis translogigitaj la teleskopoj de Bonn. La nova observatorio estis inaŭgurita en 1954, post kiam la schmidt-teleskopo de diametro 50 cm. estis instalita sub la unuan kupolon. Pligrandaĵo en 1964 gastigis la Duopan Refraktoron, la lasta konstruita kupolo entenas la teleskopon Cassegrain de 1 m., la plej granda kaj plej moderna el la teleskopoj de la observatorio.

Hodiaŭ estas ses teleskopoj en la observatorio, Krom la Dupoan Refraktoro, estas la Refraktoro Schröder de 16 cm kiu esti uzita en Kordobo (Argentino) por establi la sudan parton de la Bonner Durchmusterung, la plej malnova stela katalogo ankoraŭ uzita.

Ekde ĝia komenco, la Observatorio estis branĉo de la Observatorio de Bonn, kaj poste fako de la "Instituto Argelander por Astronomio" de la Bonna universitato, en kiu okazis gravaj laboroj en astrometrio kaj fotometrio pri la steloj de nia lakta vojo.

Kun la tempo, la Observatorio Hoher List perdis sian sciencan gravecon kaj la observoj elde Eifel malfaciliĝis : La luma poluo grandiĝis kaj la meteologiaj kondiĉoj ne estas kompareblaj kun tiuj de Ĉilio aŭ de Usono : la observatorio prefere utilis por la formado de la studentoj aŭ kiel laboratorio por novaj instrumentoj aŭ astronomiaj sistemoj poste uzitaj en Hispanio aŭ Ĉilio. Tamen en 1970 la teleskopo de 1 m. estis uzita en la projekto HOLIGRAIL (Hoher List Gravita Lenso)[3] por la serĉo de gravitaj lensoj.

La asteroido 14872 Hoher List estis malkovrita elde tie kaj nomita en honoro de tiu observatorio.[4]

Fermo kaj daŭra funkcio redakti

La Argelander-Instituts für Astronomie ĉesigis en februaro 2012 ĉiujn sciencajn instruojn kaj observojn, kaj la Bonna universitato fermis la observatorion en julio 2012.[5] La scienca instrumentaro inklude la teleskopoj, devis esti vendita. Tamen, en septembro 2013, la Ĝenerala Direkcio por la Kultura Heredaĵo de Rejnlando-Palatinato metis la la tutaĵon de la instalaĵoj sub konservado kaj malhelpis la malmuntadon.[6]

Unu monato antaŭe, la iamaj Amikoj de la Observatorio Hoher List konstituiĝis en la "Registrata Astronomia Asocio Vulkaneifel ĉe Hohen List" (Astronomische Vereinigung Vulkaneifel am Hohen List e. V.) kiu klopodis akiri la observatorion por regulaj gvidataj vizitoj, prelegoj kaj astronomiaj observoj por la publiko.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti