La preĝejo de Odzun (armene: Օձունի եկեղեցի) estas armena baziliko konstruita ĉirkaŭ la 5-a kaj 7-a jarcentoj en la vilaĝo Odzun de Lori en Armenio.

Preĝejo de Odzun

La unua preĝejo aperis ĉi tie en la 6-a jarcento. En la 8-a jarcento ĝi estis rekonstruita de Hovhannes la 3-a Odznetsi (armene: հովհաննես գ օձնեցի) kiu estis la Katolikoso inter 717 kaj 728 kaj estis, kiel lia nomo indikas, de Odzun.

Ekzistas multaj ĥaĉkaroj ĉirkaŭ la preĝejo kaj funebra monumento. La orienta kaj okcidenta flankoj de la monumento estas ĉizitaj kun scenoj de la Biblio kaj de la enkonduko de kristanismo en Armenio. Ĝia norda kaj suda flankoj estas ĉizitaj kun geometriaj formoj kaj floroj. Estas sugestite ke la monumento honorigas al Hovhannes Odznetsi, sed la stilo indikas ke ĝi estis verŝajne starigita pli frue, en la 6-a jarcento.

Ĝi estas unu el nur du tiaj funebraj monumentoj en Armenio. Tiu troviĝinta en Odzun estis donaco al Armenio de hinda reĝo en la 8-a jarcento. La alia troviĝas en Aghudi en suda armena provinco Sjuniko.