Oedo (Hangul: 외도; Hanĝa: 外島) estas insulo de la urbo Geoĝe, provinco Gjeongsangnam-do, Sud-Koreio. Ĝi estas mara okcidentstila botanikĝardeno en Nacia Parko Halljeo Haesang, konstruita de Lee Ĉang-ho kaj lia edzino, Ĉoi Ho-suk, kiam ili ekloĝis la insulon en 1969.

Oedo
Koreaj nomoj
Korea alfabeto 외도
Ĉina skribo 外島
Norma transskribo
(ekde 2000)
Oedo
McCune-Reischauer
(1984-2000)
Oedo
Botanika ĝardeno ĉe Oedo
Botanika ĝardeno ĉe Oedo
insulo
Akvejo Flava Maro
Geografia situo 35° 10′ N, 129° 10′ O (mapo)35.1741129.1781Koordinatoj: 35° 10′ N, 129° 10′ O (mapo) f1
Oedo (Suda Koreio)
Oedo (Suda Koreio)
DEC
Oedo
Oedo

Map

Areo 73 297 km² f4
Plej alta loko 81 mf5
Ŝtato Sud-Koreio Sud-Koreio
Teritorio Prefektejo Gjeongsangnam-do
vdr

Historio redakti

Pasintece, Oedo estis nur dezerta insulo farita nur el rokoj. Ekzistis nek elektro nek telefono pro ĝia izoliteco.

Nur ok familioj loĝis en Oedo ĉar estis tre malfacile alveni al la insulo pro la manko de haveno dum la sendependo de Koreio.

Sinjoro Lee kaj lia edzino komencis kreante la tutan ĝardenon. Unue ili plantis mandarinojn kaj bredis porkojn, sed tio fiaskis, do la du ekpensis konstrui botanikan ĝardenon.

Nuntempe la ĝardeno estas hejmo por multaj raraj plantspecoj.