Ogens

komunumo de Svislando

Ogens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 272 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Ogens
Blazono de Ogens
Blazono de Ogens
Blazono de Ogens
Ogens
Ogens
Ogens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 545284 / 173666 (mapo)46.7119444444446.7230555555556Koordinatoj: 46° 43′ N, 6° 43′ O; CH1903: 545284 / 173666 (mapo)
Nombro de loĝantoj 272
Areo 3,41 km²
Alteco 629 m super marnivelo
Poŝtkodo 1045
Komunumkodo 5680
Mapo de Ogens
Mapo de Ogens
Situa mapo de Ogens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Ogens situas en la Vaŭda Mezlando en nordo de la regiono Centro de Vaŭdo ĉe la orienta flanko de la valo de la rivero Mentue, proksimume 22 kilometrojn nordnordoriente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 10 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefurbo Echallens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Ogens kaj la vilaĝeto Mamon, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,41 km², de kiuj 28,7% estas kovritaj de arbaro, 62,5% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ogens limas en nordo al Bioley-Magnoux, en oriento kaj sudo al Montanaire, en sudokcidento al Bercher, kaj en nordokcidento al Oppens.

Trafiko redakti

Ogens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. En la centro de Ogens kruciĝas konekta vojo de Bioley-Magnoux al Thierrens kun vojo de Bercher al Chaneaz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksiume 10 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ogens datiĝas el la jaro 1166 jam per la aktuala formo Ogens. En la jaro 1955 Rodolphe Kasser malkovris apud molasa rokvando rifuĝejon en la mezolitiko. Dum la fosado oni trovis laborilojn kiel fajroŝtonoj, mikrolitoj kaj ornamaĵojn el osto. La ostoornamaĵoj pere de la C14-metodo estis datitaj je la jaro 6785 antaŭ Kristo. Dum mezepoko Ogens apartenis al la feŭdo Belmont-sur-Yverdon. En la jaro 1227 Rudolfo la 3-a de Grejerco donacis la vilaĝon al la Katedrala Kapitolo de Laŭzano por ricevi la nuligon de sia ekskomuniko. Ogens poste estis kunigita kun la Subvoktejo Essertines. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la loko estis parto de la Voktejo Yverdon. Poste ĝi apartenis ĝis 1803 al la Distrikto Moudon kaj tiam ĝis 1960 al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti