Okupacio (novelo)

novelo el 1969 far Erni Krusten, estona verkisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Okupacio estas novelo verkita de la estono Erni Krusten kaj tradukita Esperanten de Hillar Saha. Tiu traduko estis eldonita en 1972 de Eldonejo "Eesti Raamat" en Talino.

Okupacio
Okupacio
Okupacio
Aŭtoro Erni Krusten
Eldonjaro 1972
Urbo Talino
Eldoninto Eesti Raamat
Paĝoj 92
vdr

Recenzoj redakti

 
 La romaneto "Okupacio", kiu ricevis jaran premion de la Estona SSR por 1969, apartenis al liaj plej bonaj lastatempaj verkoj. Ĝia agado okazas dum la germana okupacio de Estonujo en 1941-1944. Sub lia majstra plumo viviĝas la pezeco de l' okupacio, ĝia senlima nehumaneco, la subpremado de vere homaj sentoj kaj idealoj, pereigo de homeco. La aŭtoro konvinkas, ke eĉ en tiaj cirkonstancoj ne malaperas homaj sentoj kaj pensado, ke precipe en peze premanta atmosfero manifestiĝas la virtoj kaj malvirtoj de la homo eksterordinare klare. 
 
 Tiu ĉi nova novelo el Estona SSR estas profunda kaj atentokapta historio pri Kalle Paggi, false akuzita kaj mortkondamnita pro "signalado al malamikaj aviadiloj", kiu fakte ne okazis. La historion oni ekkonas laŭ la vidpunkto de diversaj rolantoj en implikitaj interrilatoj, kaj nur en la fino la leganto ekscias la motivon de la falsa akuzo, kaj ĉio cetera falas en sian ĝustan lokon.
La majstra talento de la aŭtoro scias pentri tre realajn figurojn, kaj samtempe ampleksan bildon pri la vivo en okupata lando. Aldonu al tio la fakton, ke ankaŭ la tradukinto faris bonege sian laboron - el vidpunkto de la Esperanta stilo - kaj jen ni havas belan libreton, indan ornamaĵon de ĉi tiu nova serio el Estonujo. Tre leginda. 
— majo 1973, William Auld, Esperanto, 809 (5), p. 91

Eksteraj ligiloj redakti