Olimpiakos Pireo FK
Olimpiakos Pireo FK (greke ΠΑΕ Ολυμπιακός Σ.Φ.Π., ofte nur Ολυμπιακός, Olimpiakos) - estas unu el la pli konataj futbalkluboj de Grekio. Kiel la nomo indikas, ĝi baziĝas en la urbo Pireo, havena proksime al Ateno. Ĝi agadas kadre de la Grekia Futbala Federacio. En la sezono 2024/25, la unua vira teamo de la klubo atingis la 1-an pozicion de la supera ligo de Grekio, la rekordan 48-an jaron en la historio de greka futbalo, multe pli ol iu alia teamo, do je plena rajto konsideriĝas la plej bona vira futbalteamo de la lando.
Olympiakos Pireo | |||
---|---|---|---|
vira futbala teamo | |||
Kluba nomo | ΠΑΕ Ολυμπιακός Σ.Φ.Π., PAE Olimpiakos S.F.P. | ||
Fondita | la 10-an de marto 1925 | ||
Stadiono | stadiono Karaiskakis | ||
Kapacito | 33 449 | ||
Prezidanto | ![]() | ||
Trejnisto | ![]() | ||
Ligo | supera ligo de Grekio | ||
2024/25 | 1-a pozicio, supera ligo de Grekio | ||
Oficiala retejo | olympiacos.org | ||
| |||

La 10-an de aŭgusto 2021 la unua vira teamo en ĉeesto de pluraj esperantistoj, interalie la germano Wieland Pusch, post longe egala rezulto kaj fina penalado per rezulto de 3:6 goloj malvenkis kontraŭ Ludogorec Razgrad, la aktuale plej bona vira futbalteamo de Bulgario, en antaŭmatĉo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.
Gratifikoj
redaktiNaciaj Turniroj
redakti- Greka Ĉampioneco: 48
- 1930-31, 1932-33, 1933-34, 1935-36, 1936-37, 1937-38, 1946-47, 1947-48, 1950-51, 1953-54, 1954-55, 1955-56, 1956-57, 1957-58, 1958-59, 1965-66, 1966-67, 1972-73, 1973-74, 1974-75, 1979-80, 1980-81, 1981-82, 1982-83, 1986-87, 1996-97, 1997-98, 1998-99, 1999-00, 2000-01, 2001-02, 2002-03, 2004-05, 2005-06, 2006-07, 2007-08, 2008-09, 2010-11, 2011-12, 2012-2013, 2013-2014, 2014-2015, 2015-2016, 2016-2017, 2019-2020, 2020-2021, 2021-2022, 2022-2023
- Pokalo de Grekio: 29
- 1946-47, 1950-51, 1951-52, 1952-53, 1953-54, 1956-57, 1957-58, 1958-59, 1959-60, 1960-61, 1962-63, 1964-65, 1967-68, 1970-71, 1972-73, 1974-75, 1980-81, 1989-90, 1991-92, 1998-99, 2004-05, 2005-06, 2007-08, 2008-09, 2011-12, 2012-13, 2014-15, 2019-20, 2024-25
- Superpokalo de Grekio: 4
- 1980, 1987, 1992, 2007
Internaciaj Turniroj
redakti- UEFA Konferenca Ligo: 1
- 2023-24
- UEFA Junulara Ligo: 1
- 2023-24
Aliaj Internaciaj Turniroj
redakti- Balkana Pokalo: 1
- 1961-63
- Grek-Cipra Pokalo: 3
- 1969, 1972, 1976
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (greke kaj angle)