Oliver Evans

usona inventisto

Oliver EVANS (13a de Septembro, 1755 – 15a de Aprilo, 1819) estis usona inventisto, inĝeniero kaj negocisto naskiĝinta en rura Delavaro kaj poste setliĝinta komerce en Filadelfio. Li estis unu el la unuaj usonanoj kiuj konstruis vapormaŝinojn kaj estis apoganto de altpremvaporaj (anstataŭ malaltpremvaporaj). Pioniro en fakoj de aŭtomatigo, material-manipulado kaj vapormaŝinoj, Evans estis unu el la plej fekundaj kaj influaj inventistoj en la komencaj jaroj de Usono.

Oliver Evans
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1755 (1755-09-13)
en Newport
Morto 15-an de aprilo 1819 (1819-04-15) (63-jaraĝa)
en Picburgo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Kariero redakti

June li estis metilernanto pri ĉarfarado. Kun siaj fratoj, li laboris dum ĉirkaŭ unua jardeko desegnante, konstruante kaj perfektigante aŭtomatan muelejon kun aparatoj kiel sitelĉenoj kaj trasnportzonoj. Farante tion, Evans desegnis kontinuan procezon de fabrikado kiu ne postulis homan laboron. Tiu nova koncepto montriĝos ŝlosila por la Industria Revolucio kaj por la disvolvo de amasproduktado. Poste Evans turnis sian atenton al vaporenergio, kaj konstruis la unuan altpreman vapormaŝinon en Usono en 1801, disvolvante sian desegnon sendepende de Richard Trevithick, kiu estis konstruinta la unuan vapormaŝinon en la mondo unu jaron antaŭe. Evans klopodis konstrui vaporaŭton kaj finfine li konstruis kaj funkciigis tian vehiklon en 1805. Konata kiel Oruktor Amphibolos, ĝi estis la unua aŭtomobilo en la la lando kaj la unua amfibia veturilo en la mondo, kvankam ĝi estis ankoraŭ tro primitiva por atingi sukceson.

Verkoj redakti

  • Evans, Oliver (1795). The Young Mill-wright and Miller's Guide. Philadelphia, PA: Oliver Evans.
  • Evans, Oliver (1805). The Abortion of the Young Steam Engineer's Guide. Philadelphia, PA: Fry & Kammerer.
  • Evans, Oliver (1813). Patent Right Oppression Exposed; Or, Knavery Detected. En an Address, to Unite All Good People to Obtain a Repeal of the Patent Laws. Philadelphia, PA: R. Folwell kaj G. Allchin.
  • Evans, Oliver (1817). Oliver Evans to His Counsel: Who are Engaged in Defence of His Patent Rights, for the Improvements He Has Invented : Containing a Short Account of Two Out of Eighty of His Inventions, Their Rise and Progress in Despite of All Opposition and Difficulties, and Two of His Patents with Explanations. Philadelphia, PA: Oliver Evans.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oliver Evans en la angla Vikipedio.