Olivier (salato)

(Alidirektita el Olivje (salato))

Olivier-salatosalato "Olivier" (ruse салат Оливье, prononco laŭ IFA sɐˈlat ɐlʲɪˈvʲje) estas tre populara malvarma manĝaĵo en la historia ŝtato Sovetunio kaj la nunaj postsekvaj ŝtatoj. Sian nomon la salato ricevis omaĝe al la belga ĉefkuiristo Lucien Olivier, kiu komence de la 1860-aj jaroj havis restoracion de franca kuirarto "Hermitage" (Эрмита́ж, laŭ la peterburga palaco Ermitejo) en Moskvo.

Historio de la salato redakti

La sekreto de la salato estis saŭco. Krom ĝin oni bezonas

Unue la ĉefkuiristo pecigis du freŝajn kukumojn, miksis tion kun tranĉitaj 100 gramoj da kaporoj kaj, finfine, kun fajne dispecigitaj malmole kuiritaj ovoj (5 ovoj).

Kiel saŭcon oni uzis Provençal, kiun oni devis pretigi uzante francan vinagron, du ovojn kaj funton da provincala oliva oleo[1]. Fine de la deknaŭa jarcento unu el helpkuiristoj, Ivan Ivanov, ŝtelis la sekreton de la saŭco. Li transkuris al la restoracio "Moskvo" kaj tie pretigis la salaton sub la nomo "Salato Ĉefurba" (ruse салат Столичный). Tamen, multaj opiniis, ke la "Salato Ĉefurba" cedas al la aŭtentika salato Olivje (implicante, ke Ivan Ivanov sukcesis deĉifri nur parton de la fama recepto).

La aŭtentika recepto de Lucien Olivier restis sekreto, kiun li portis kun si en tombon. Post neloga forgesiĝo la recepto estis restarigita en 1904 laŭ la memoro de unu ĉiamulo de la restoracio "Hermitage".

La salato dum sovetia tempo redakti

Dum sovetia tempo la recepto de la "Salato Ĉefurba" kaj "Olivier" estis plu kaj plu fuŝitaj. Originaj komponentoj estis anstataŭigataj per aliaj. Nuntempe la salato havas la nomon "Olivier-salato" kaj sub tiu nomo oni subkomprenas salaton el kuiritaj terpomoj, majonezo, salaj aŭ peklitaj kukumetoj, peklitaj pizoj kaj foje kolbaso aŭ kuirita kokaĵo. La simpeco kaj akirebleco de tiuj komponentoj faris la salaton ege populara, oni manĝas ĝin kaj okaze de festoj, kaj dum ĉiutagaj manĝoj.

Alia nomo de tiu salato estas "Vintra salato". Tiun nomon la salato ricevis pro tio, ke ĉiuj ĝiaj ingrediencoj estas facile akireblaj ankaŭ dum vintro, kompare al multaj "someraj" salatoj.

Alilandaj nomoj redakti

En kelkaj eŭropaj landoj estas disvastigita tiel nomata rusa salato. Kelkaj fontoj erare egaligas tiun salaton al Olivier-salato. En realeco la tiel nomata rusa salato estas multe pli spica, ĉar ĝi entenas sufiĉe multe da draŝita nigra pipro. Spite al ĝi, vera salato "Olivier" tute ne havas pipron. Aliaj malsamaĵoj estas fungoj kaj foje aliaj ingrediencoj, kiujn oni kutime vidas en komercie vendataj rusaj salatoj. Salato "Olivier" estas konata kaj ŝatata malvarma manĝaĵo en ĉiuj eksaj ŝtatoj de Sovetunio. Krome, en kelkaj tute foraj landoj (ekzemple en Irano) ekzistas tute simila salato kun absolute sama nomo.

Referencoj redakti

  1. Recepto laŭ «Аргументы и факты» № 52 (1157) от 25 декабря 2002 г. (Gazeto "Argumentoj kaj faktoj", numero 52 (1157) aperinta la 25-an de decembro 2002

Eksteraj ligiloj redakti