Oltingen

Oltingen
Blazono de Oltingen
Olten
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 26′ 0″ N 7° 56′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.93333 °O / 47.43333; 7.93333 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 7° 56′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.93333 °O / 47.43333; 7.93333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 419
Areo 7,18 km²
Alteco 576 m super marnivelo
Poŝtkodo 4494
Komunumkodo 2855
Mapo de Oltingen
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumoRedakti

Oltingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 419 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

GeografioRedakti

Oltigen situas en la supera parto de la valo de la rivero Ergolz, kiu fontas en la centro de la vilaĝo. Pro la bone konservitaj domoj, farmbienoj kaj du muelejoj el mezepoko la vilaĝo estis atribuita al la sivsa inventaro de vilaĝoj kun vilaĝaspekto de nacia signifo.

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Oltingen limas en nordo al Rothenfluh kaj Anwil, en oriento al Kienberg (Kantono Soloturno), en sudoriento al Erlinsbach kaj Rohr (ambaŭ en Kantono Soloturno), en sudokcidento al Zeglingen, kaj en okcidento al Wenslingen.

TrafikoRedakti

Oltingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi estas konektita al la reto de la publika trafiko per poŝtaŭtolinio al Tecknau kaj Gelterkinden.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Oltingen datiĝas el la jaro 1244 jam kiel Oltingen.

En mezepoko la distriktlimo inter Sisgau kaj Frickgau disigis la vilaĝon en du partoj. La orienta parto apartenis al la senjorlando Kienberg kaj la okcidenta al la senjorlando Thierstein. En la jaro 1684 la urbo Bazelo akiris ambaŭ partojn kaj atribuis ilin al la voktejo Farnsburg. Ek de 1814 Oltingen apartenas al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 integriĝis al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Oltingen