Omid Memarian (perse امید معماریان: ) (naskiĝis en 1974~) estas irana ĵurnalisto kaj bloganto. Li estis vizitanta sciencisto ĉe UC Berkeley Graduate School of Journalism [en.vikipedio] en 2005-2006 kaj estis Rotary Peace Fellow ĉe [usona] Ĵurnalisma Lernejo en 2007-2009, kie li ricevis la gradon Magistro. En 2013 li redaktis Sketches of Iran: A Glimpse from the Front Lines of Human Rights (Skeĉoj de Irano: ekvido de la frontlinioj de homaj rajtoj). Ekde 2007, Memarian instruis trejnajn kursojn por ĵurnalistoj ĉe la Internacia Centro por Ĵurnalistoj (ICFJ) kaj la Instituto por Raportado pri Milito kaj Paco (IWPR). Li estis ĉefa esploristo por la libro de Reese Erlich kun la titolo Real Story of U.S. Policy and The Middle East Crisis (Irana Agendo: la reala rakonto de la usona politiko kaj la mezorienta krizo)[1].

Omid Memarian
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1973 (1973-11-30) (50-jaraĝa)
Alma mater University of California, Berkeley Graduate School of Journalism
Okupo
Okupo ĵurnalisto • blogisto
vdr

Frua vivo redakti

Memarian ricevis en 2001 la premion Golden Pen (Ora Plumo) ĉe la Nacia Gazetara Festivalo en Irano. Ekde 2002 li publikigis blogon en la angla kaj la persa kaj verkis por iranaj ĉiutagaj gazetoj kiel Hayat-e No (Nova Vivo), Yas-e-no (Nova Jasmino), Vaqaye-e Ettefaqiyeh (Okazantaj eventoj) kaj Sharq (aŭ Shargh = kiu signifas Oriento).

Memarian estis la redaktoro de Volunteer Actors Quarterly [en.vikipedio - Kvaronjarilo de Volontulaj Aktoroj] kiu traktis civilajn kaj sociajn problemojn.

En 2004, Memarian provis ĉeesti konferencon pri la irana civila socio en Novjorko. Li akiris vizon por Usono, sed survoje en Frankfurto, usonaj aŭtoritatoj rifuzis al li aliron al la aviadilo, dirintaj ke li estis sur No Fly List. Ili provizis neniun alian informon. Li estis arestita la 10-an de oktobro 2004, kelkajn tagojn post sia reveno al Teherano.[2]

Aresto kaj enkarcerigo redakti

Li estis arestita pro la publikigo de artikoloj en pluraj reformismaj taggazetoj, liaj blogoj kaj retaj publikaĵoj, por disvastigi "malhelan bildon pri la lando kaj prilumi problemojn de virinoj"[3]. Li restis malliberulo ĝis la mezo de decembro 2004. Laŭ Human Rights Watch, Memarian kaj aliaj arestitaj ĵurnalistoj estis submetitaj al torturado kaj soleca izoliĝo, sed antaŭ ol sia elkarcerigo ili estis trude devigitaj subskribi konfesan leteron kiu deklaris ke ili estis enkarcerigitaj sub bonaj kondiĉoj[4][5]. En intervjuoj kun Nacia Publika Radio, Memarian priskribis sian malliberigon kaj la manieron laŭ kiu la pridemandisto trudpetis konfeson de li[6][7].

Nuna laboro kaj premioj redakti

Memarian laboris kiel sendependa ĵurnalisto por la IPS (Inter Press Service) novaĵagentejo Rooz Online, dulingva (angla, persa) informretejo, kaj BBC en la persa lingvo. Li verkis por The New York Times, San Francisco Chronicle, Los Angeles Times, Time Magazine, Slate, Newsweek, Wall Street Journal, Opendemocracy.net kaj Contra Costa Times [8].

En 2004 li ricevis la Golden Pen Award (Premion Oran Pluman), premion de la Irana Gazetara Festivalo kaj en 2005 li ricevis la Human Rights Defender Award, la plej alta honoro de Human Rights Watch, pro sia kuraĝa laboro kiel ĵurnalisto kaj homrajta aktivisto[1].

Vidu ankaŭ redakti

Hadieh Shafie

Eksteraj ligiloj redakti

(angla) Skeĉoj de Irano (Washington Post)

(persa) Oficiala retejo de Rooz

(angla) Arkivo de anglalingvaj artikoloj en Rooz[rompita ligilo]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) Nazy Kaviani, Omid Memarian, our chat guest today, The Iranian, la 9-an de julio 2009, alirite la 27-an de julio 2020.
  2. Iran Jails More Journalists and Blocks Web Sites New York Times 8a de novembro, 2004
  3. Pushing the Envelope on Iranian Repression, kolumno de Nora Boustany en Washington Post 11a de novembro 2005
  4. Iran: Judiciary Uses Coercion to Cover Up Torture (Human Rights Watch, 20-12-2004)
  5. Bucar, Elizabeth M. kaj Roja Fazaeli. 2008. Free speech in Weblogistan? The offline consequences of online communication. International Journal of Middle East Studies 40. 403-419.
  6. Omid Memarian. Forced confessions
  7. This American Life. 433 Fine Print 2011, Originally aired 04.15.2011
  8. (en) Bucar, Elizabeth M. & Roja Fazaeli, 2008, Free speech in Weblogistan? The offline consequences of online communication. en: International Journal of Middle East Studies 40. paĝoj 403-419.