Rivero Omo

(Alidirektita el Omo (rivero))
Monda heredaĵo de UNESKO

La rivero Omo (ankaŭ Omo-Bottego) estas grava rivero de suda Etiopio. Ties fluo estas tute ene de la limoj de Etiopio, kaj ĝi alfluas en la lagon Turkana ĉe la bordo kun Kenjo.

Rivero Omo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 760 km
Akvokolekta areo 79 000 km²[1]
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 400 m
Enfluejo en Lago Turkana
- Alteco 361 m
- Koordinatoj 4° 24′ 19″ N, 36° 0′ 38″ O (mapo)4.405277777777836.010555555556
Geografio
Alfluantoj
- Maldekstraj Gojeb, Gibe, Gibe Shet
Fluo de Omo kaj ĝiaj alfluoj
Fluo de Omo kaj ĝiaj alfluoj
Monda heredaĵo
Delto de la rivero Omo kaj lago Turkano
Lando  Etiopio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iii, iv
Fonto 17
Regiono** Afriko
Geografia situo 8° 15′ 23″ N, 37° 29′ 24″ O (mapo)8.256337.4899Koordinatoj: 8° 15′ 23″ N, 37° 29′ 24″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1980  (4-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La malsupra valo de Omo estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1980. Temas pri unu el la aro de arkeologiejoj el la Paleontologio plej gravaj en Afriko. Ĝi situas en la valo de la rivero Omo, en la federacia subŝtato Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo de Etiopio, proksime al la lago Turkano kaj de la landlimo kun Kenjo.

Ĝu havas restaĵojn de homedoj el inter 1,7 kaj 4 milionoj da jaroj kiuj estas sufiĉe grava por la esplorado de la homa evoluo; inter ili troviĝas la plej antikvaj fosilioj konataj kiel Homo sapiens, el ĉirkaŭ 195.000 jaroj.

Referencoj redakti