Mevo estas ankaŭ la reta krom-nomo de Paŭlo Moĵajev
La Mevo estis ornitologia periodaĵo, redaktita iam en Debrecen, Hungario, far Tibor Papp

ONO Takao (Kromnome: taon) (naskiĝis en 1961, mortis la 11-an de oktobro 2008 en sia hejmurbo Jokohamo pro kancero) estis japana esperantisto, muzikisto, konata kiel artisto sub nomo "La Mevo" kiu eldonis 3 albumojn "La Nomkarto" en 1987, "Bluo" en 1991 kaj "Vizaĝoj" en 1993. Plej laste sub instigo de Flo de Vinilkosmo li finfine eldonis en 2003 "Kompilaĵon" laŭ limigita kvanto kiu kunigis la tri albumojn kaj ankaŭ muzikon aperintan en Vinilkosmo-Kompil' vol.1 "Flava Blankul'" eldonita en 1995.

Ono Takao

La Mevo redakti

La Mevo estis la nomo de amatora unuopo el Japanio. Ĝin konsistigis Ono Takao, kiu kantis kaj ludis memkomponitan, elektronikan popmuzikon. Ono ankaŭ mem produktis kaj eldonis sian muzikon. Liaj tekstoj kaj melodioj estas simplastilaj, kun atento al demandoj pri amo kaj etneco en usonecigita Azio.

Diskaro redakti

  • Kompilaĵo (2003) - KD, antologio: Nomkarto (escepte de Mia kara mia) kaj Bluo kaj Vizaĝoj kaj Flava blankul’ (iom malsame ol la Vinilkosmo-kompil’-a)
  • Vinilkosmo-kompil' 1 (1995) - Li kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto, nome: Flava blankul’.
  • Vizaĝoj (1993)
  • Bluo (1991)
  • La Nomkarto (1986)