Onsernone (komunumaro)

Komunumaro en Svislando


La komunumaro Onsernone estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Locarno. Ĝi havis 751 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Onsernone.

Komunumaro Onsernone
Blazono de la komunumaro Onsernone
Onsernone
Mapo de la komunumaro Onsernone
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Ĉefloko Onsernone
Koordinatoj  46° 12′ N 8° 37′ O / 46.200 °N, 8.617 °O / 46.200; 8.617 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ N 8° 37′ O / 46.200 °N, 8.617 °O / 46.200; 8.617 (mapo)
Nombro de loĝantoj 751 (2011-12-31)
Areo 107,1 km²
Loĝantardenseco 7,01 loĝantoj/km²

Geografio redakti

La komunumaro Onsernone etendiĝas en la svisa parto de la valo de la rivero Isorno, flanka valo de la Valo de Centovalli.

Trafiko redakti

La komunumaro Onsernone situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de kurboriĉa vojo de Intragna. Pere de buslinio de Spruga al Locarno la komunumaro estas konektita al la publika transportreto.

Komunumoj de la komunumaro Onsernone redakti

La komunumaro Onsernone konsistas (stato en 2013) el 5 komunumoj, el kiuj Isorne estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Gresso 34 11.1 5109
  Isorno 334 17.1 5137
  Mosogno 53 8.6 5119
  Onsernone 273 29.9 5136
  Vergeletto 57 40.7 5132
Totale 5 751 107,1 --


Eksteraj ligiloj redakti