Mosogno
Mosogno estas komunumo de la Komunumaro Onsernone kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 53 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Mosogno | |
---|---|
Blazono de Mosogno | |
Preĝejo San Bernardo en Mosogno | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Onsernone |
Koordinatoj | 46° 11′ 56″ N 8° 38′ 20″ O / 46.19889 °N, 8.63889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 56″ N 8° 38′ 20″ O / 46.19889 °N, 8.63889 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 53 |
Areo | 8,61 km² |
Alteco | 781 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6611 |
Komunumkodo | 519 |
Mapo de Mosogno |
Geografio
redaktiMosogno situas en la valo de Onsernone ĉe la bordo de la rivero Isorno, proksimume 15 kilometrojn nord. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Barione, Chiosso kaj Mosogno.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,61 km², de kiuj 86,5% estas kovritaj de arbaro, 2,1% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Mosogno limas en okcidento kaj nordo al Onsernone, en oriento al Isorno, kaj en sudo al Centovalli.
Trafiko
redaktiMosogno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Mosogno pasas la vala vojo de Isorno al Onsernone. Pere de la buslinio de Onsernone al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Mosogno datiĝas el la jaro 1277 jam kiel Mosogno, en 1352 aperis mencio kiel Mŭognio. Dum mezepoko kaj ĝis la fino de la Helveta Respubliko Mosogno formis unu el la kvin frakcioj de la valkomunumo Onsernone. Tiam ĝi fariĝis memstara komunumo.[3]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: [ Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Vasco Gamboni: Mosogno en Historia Leksikono de Svislando (2009-01-07)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficialaj informoj pri la komunumo Mosogno Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mosogno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)