Gresso

komunumo de Svislando

Gresso estas komunumo de la Komunumaro Onsernone kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi estas kun nur 34 loĝantoj je la 31-a de decembro 2011 unu el la plej malgrandaj komunumoj de la kantono kaj de Svislando.

Gresso
Blazono de Gresso
Blazono de Gresso
Blazono de Gresso
Aertelfero al Alla Ca en Gresso
Aertelfero al Alla Ca en Gresso
Aertelfero de Alla Ca en Gresso
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Onsernone
Koordinatoj  46° 13′ 30″ N 8° 36′ 47″ O / 46.22500 °N, 8.61306 °O / 46.22500; 8.61306 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 30″ N 8° 36′ 47″ O / 46.22500 °N, 8.61306 °O / 46.22500; 8.61306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 34
Areo 11,08 km²
Alteco 996 m super marnivelo
Poŝtkodo 6611
Komunumkodo 5109
Mapo de Gresso
Mapo de Gresso
Mapo de Gresso

Geografio redakti

Gresso situas en norda flanka valo de la Valo de Onsernone ĉe la bordo de la riveretoj Ribo kaj Ri di Quiello. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gresso kaj la eksklavo Alla Ca[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,11 km², de kiuj 67,4% estas kovritaj de arbaro, 12,7% servas por agrikulturo kaj 0,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gresso limas en nordo kaj oriento al Maggia, en sudo al Onsernone, kaj en okcidento al Vergeletto.

Trafiko redakti

Gresso situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas flanka sakvojo de Russo. Pere de la buslinio de Vergeletto al Russo, kie estas konekto al Locarno, la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gresso datiĝas el la jaro 1316 kiel Agrassio. dum mezepoko ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Gresso estis parto de Russo, kiu estis unu el la kvin frakcioj de la valkomunumo Onsernone. Tiam ĝi kiel parto de Vergeletto disiĝis de Russo kaj poste en la jaro 1882 sendependiĝis kiel komunumo disiĝinte de Vergeletto. Ĝi rifuzis en la 1990-aj jaro aliĝi al la tiam kreita nova komunumo Onsernone kaj konservis ĝis nun sian aŭtonomion.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti