Malfermi la ĉefan menuon

Ooŝima Joŝio

japana esperantisto

OOŜIMA JoŝioOOSIMA Yosio (ps. Takagi-Hiroŝi) (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1905 - mortis la 30-an de aŭgusto 1992 en Tokio) estis unu el la fondintoj de Japana proleta Esperanto-movado.

Dum pli ol ses jardekoj li faris netakseblajn servojn al la japana E-movado.

Li kunredaktis la sesvoluman Proleta kurso de Esperanto (1930-1931), verkis la lernolibrojn Esperanto en kvar semajnoj (1961) kaj Nova kurso de Esperanto (1968), kunaŭtoris (kun Miyamoto Masao) la japanlingvan Historio de la japana kontraŭreĝima Esperanto-movado (1974, 1987) kaj tradukis japanen verkojn i. a. de Privat, Drezen kaj Spiridoviĉ, nome „Analiza historio“ de Drezen (el la rusa kun alia persono) kaj „Lingvoscienco kaj Int. Lingvo“ de Spiridoviĉ, 1932. Trad. el la japana Forpelataj homoj (novelo de Koreo, 1933).

Li redaktis kaj mem eldonis esperantologiajn revuojn: Esperanta Literaturo (organo de Japana E-Lit. Societo), Studo de Lingvo Internacia (serioza, studema ĉefe pri la ideologioj de la movado) (ambaŭ 1933-1936) kaj Nova Rondo (1966-1976). En 1974 Ooŝima ricevis la prestiĝan Ossaka-Premion.