Opština Gostivar

Opština Gostivar estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. En 2002 loĝis ĉi tie 81 042 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la urbo Gostivar.

Opština Gostivar
Панорама на Гостивар.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1230 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 20° 55′ O (mapo)41.820.916666666667Koordinatoj: 41° 48′ N, 20° 55′ O (mapo) [+]
Alto 878 m [+]
Areo 513,39 km² (51 339 ha) [+]
Situo de Opština Gostivar

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gostivar Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Opština Gostivar

Loko, priskriboRedakti

Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la ŝtato, en la regiono Polog. Ĝi havas surfacon de 513,39 km². La okcidenta parto etendiĝas alte en la montojn (Šar Planina) kie la alteco superas 2000 m, la najbareco de la urbo situas en la malaltebenaĵo de la rivero Vardar kun alteco de ĉirkaŭ 500 - 700 m.

Tra la komunumo pasas la ĉefa vojo A2 / E65 de Skopjo tra Tetovo, Gostivar, Kičevo al Lago Ohrid.

 
Komunumoj en Opština Gostivar

Samtempe ekzistas ankaŭ fervoja linio. Tamen ĝi finiĝas en Kičevo.

La komunumo konsistas el la urbo Gostivar kaj 34 aliaj vilaĝoj:

Balin Dol, Belovište, Brodec, Vrutok, Gornja Banjica, Gornja Đonovica, Gornje Jelovce, Debreše, Donja Banjica, Donja Đonovica, Donje Jelovce, Železna Reka, Zdunje, Korito, Kunovo, Lakavica, Lešnica, Malo Turčane, Merdita, Mitrovi Krsti, Padalište, Pečkovo, Simnica, Srbinovo, Sušica, Strajane, Raven, Rečane, Trnovo, Tumčevište, Forino, ČajleČegrane.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Vrapčište kaj Opština Brvenica norde, Opština Makedonski Brod oriente, Opština Kičevo sude, Opština Mavrovo kaj Rostuša sudokcidente.

Krome ĝi limas kun Albanio okcidente kaj Kosovo norde.

LoĝantaroRedakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie albanoj 54 038 (66,6%), makedonoj 15 877 (19,5%), turkoj 7991 (9,8%), romaoj 2237 (3,8%) kaj la ceteraj.

Laŭ religio: ortodoksaj 15 613 (19,3%), islamanoj 52 644 (65%), katolikoj kaj aliaj.

La oficialaj lingvoj ĉi tie estas makedona, albana kaj turka.

ReferencoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Гостивар en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf