Opština Mavrovo kaj Rostuša
Opština Mavrovo kaj Rostuša (makedone Општина Маврово и Ростушa, albane Komuna e Mavrovës dhe Radostushës) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio, situanta ĉe la limo al Albanio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 5 042 homoj[1][2] sur areo de 663,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Rostuša.
Opština Mavrovo kaj Rostuša | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Polog | ||
Poŝtkodo | 1257 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 042 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 37′ N, 20° 35′ O (mapo)41.6120.59Koordinatoj: 41° 37′ N, 20° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 835 m [+] | ||
Areo | 663,19 km² (66 319 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mavrovo and Rostuša Municipality [+] | |||
Loko, priskribo
redaktiĜi situas en la okcidenta parto de la ŝtato, en la regiono Polog. La komunumo situas plejparte en la Nacia Parko Mavrovo. La alteco de la areo estas ĉirkaŭ 650 m en la valo de la rivero Radika ĝis la supro de la monto Velký Korab (Голем кораб) - 2764 m.
Ĉe la orienta rando de la komunumo pasas la ĉefvojo A2 / E65, kiu ligas Gostivar kaj Kičevo.
La komunumo konsistas el la loĝloko Rostuša kaj 41 aliaj vilaĝoj, kiuj estas Adžievci, Beličica, Bibaj, Bituše, Bogdevo, Boletin, Cerovo, Duf, Galičnik, Grekaj, Janče, Kičinica, Krakornica, Lazaropole, Leunovo, Mavrovi Anovi, Mavrovo, Ničpur, Nikiforovo, Nistrovo, Nivište, Novo Selo, Orḱuše, Prisojnica, Ribnica, Rosoki, Selce, Sence, Skudrinje, Sretkovo, Sušica, Tanuše, Trebište, Tresonče, Velebrdo, Viduše, Volkovija, Vrben, Vrbjani, Žirovnica kaj Žužnje.
Najbaraj municipoj estas:
Opština Gostivar norde, Opština Kičevo oriente, Opština Debar sude. Ĉe la okcidenta rando estas la ŝtata limo kun Albanio.
Loĝantaro
redaktiLaŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 8 618 homoj.
El la suma nombro, estis 1 483 albanoj (17,21 %), 4 349 makedonoj (50,46 %), 2 680 Turkoj (31,10 %), kaj la ceteraj.
Laŭ religio: islamanoj 8 355 (96,9 %) kaj aliaj.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiNoto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Маврово и Ростуше en la makedona Vikipedio.