Opština Plasnica

Opština Plasnica (Makedona: Општина Пласница; turka: Plasnitsa Belediyesi) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. En 2002 loĝis ĉi tie 4 545 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Plasnica.

Opština Plasnica
Map of Plasnica Municipality.svg

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 21° 7′ O (mapo)41.46694444444421.118888888889Koordinatoj: 41° 28′ N, 21° 7′ O (mapo) [+]
Alto 831 m [+]
Areo 54,44 km² (5 444 ha) [+]
Situo de Opština Plasnica

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Plasnica Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Opština Plasnica

Loko, priskriboRedakti

Ĝi situas en la okcidenta parto de la ŝtato, en la Sudokcidenta regiono. Ĝi havas surfacon de 54.44 km². La norda rando de la areo situas en la valo de la rivero Treska je ĉirkaŭ 590 m de alteco. Sude ĝi leviĝas al la montoj Sač kaj Buševa, kie la alteco estas ĉirkaŭ 1700 m.

Laŭlonge de la rivero, la vojo R1303 kondukas de Kičevo al Makedonski Brod.

La komunumo konsistas el nur kvar vilaĝoj, kiuj estas:

Plasnica, Dvorci, Lisičani kaj Preglovo.

Najbaraj municipoj estas:

 
Opština Plasnica - vilaĝoj

Opština Makedonski Brod norde, Opština Kruševo sude kaj Opština Kičevo okcidente.

Ĉirkaŭ Opština Plasnica
Makedonski Brod
Kičevo  
Kruševo

LoĝantaroRedakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 4 545 homoj.

El la totala nombro, 20 albanoj (0,44 %), 34 makedonoj (0,75 %), 4 446 turkoj (97,82 %), kaj la ceteraj.

Laŭ religio: islamanoj 4.465 (98,23 %) kaj aliaj.

ReferencoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Пласница en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf