Opština Tearce

Opština Tearce ( Makedona: Општина Теарце, Albana: Komuna e Tearcës ) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. En 2002 loĝis ĉi tie 22.454 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Tearce.

Opština Tearce

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 1224 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 21° 3′ O (mapo)42.0721.05Koordinatoj: 42° 4′ N, 21° 3′ O (mapo) [+]
Alto 1 011 m [+]
Areo 136,54 km² (13 654 ha) [+]
Situo de Opština Tearce

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tearce Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Opština Tearce

Loko, priskriboRedakti

 
Opština Tearce

Ĝi situas en la nordorienta parto de la Polog regiono. Ĝi havas surfacon de 136,55 km². La sudo de la komunumo situas en la norda parto de la Valo Polog, la pli granda parto de la komunumo situas sur la sudorientaj deklivoj de la Montoj Šar, en la Nacia Parko Šar Planina. La alteco de la areo estas ĉirkaŭ 400 m en la valo ĝis 2650 m en la montoj.

La regiona vojo R1203 etendiĝas laŭ la nordokcidenta rando de la valo. Esence ĉiuj vilaĝoj de la komunumo situas ĉe la vojo. Laŭ la sudorienta rando de la komunumo pasas fervoja linio, kiu kondukas de la urbo Tetovo al Skopjo, la ĉefurbo de la respubliko.

La komunumo konsistas de tuta de 13 vilaĝoj, kiuj estas:

Tearce, Brezno, Varvara, Gloĝi, Dobrošte, Jelošnik, Lešok, Neprošteno, Nerašte, Odri, Prvce, Pršovce, Slatino.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Jegunovce en la oriento kaj sudo kaj Opština Tetovo en la okcidento. Norde transiras la ŝtata limo kun Kosovo.

Ĉirkaŭ Opština Tearce
Kosovo
Tetovo   Jegunovce
Jegunovce

LoĝantaroRedakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 22.454 homoj.

El la totala nombro, 18.950 albanoj (84,40 %), 2.739 makedonoj (12,20 %), kaj la ceteraj.

Laŭ religio: ortodoksaj 2.757, islamanoj 19.508, kaj aliaj.

ReferencoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Теарце en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf