Oras Tynkkynen
Topi Oras Kalevi TYNKKYNEN (naskiĝinta en 25-a de septembro 1977 en Jyväskylä) estas finna politikisto. Li estis membro de finna parlamento en 2004–2015. En 2007–2011 li estis klimatpolitika fakulo de registaro de Finnlando. Li estis la plej juna membro de finna parlamento en 2000-aj jaroj. Li estis ankaŭ unua publike geja membro de la parlamento. Ofte li parolas pri tutmonda justeco, vivmedio kaj klimato. Li skribis du librojn.
Oras Tynkkynen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Topi Oras Kalevi Tynkkynen |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1977 (47-jaraĝa) en Jyväskylä |
Lingvoj | finna |
Loĝloko | Tampere |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Tampere (nekonata valoro–2009) Jyväskylä Steiner School (en) (nekonata valoro–1993) |
Okupo | |
Okupo | politikisto ĵurnalisto |
TTT | |
Retejo | https://www.orastynkkynen.fi/ |