Ordeno de Alcántara

(Alidirektita el Ordeno de Alcantara)

La ordeno de San Juliàn del Pereiro, aŭ pli simple ordeno de Alcántara, estas malaperinta militista ordeno, kiu devenis de militista kunfrataro fondita en 1156 en San Juliàn del Pereiro, izolita portugala vilaĝo apud cisterciana monaĥejo. Ĝi estis kreita de nobeloj el Ekstremaduro, cele al la imito de la ordeno de la Templanoj.

Ordeno de Alcántara
Cross Alcantara.svg
kavalira ordeno
Dum 1154 –
Fondodato 1154
Lando Hispanio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ordeno de Alcántara
Dinastio
Apero 1154 [#]
Lando Hispanio [#]
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Spanish military orders [#]
Branĉoj Knight of the Order of Alcántara [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En 1183, la preĝisto, Suero Fernandez Barrientos, aliformigis ĝin en militistan ordenon kaj arogis al si la titolon "Majstro". En 1218, la reĝo de Leono, Alfonso la 9-a, donas al la ordeno la fortikaĵon "el-Kantara", kiun li ĵus konkeris. La nomo fariĝis "Alcantara", kaj estis alprenita de la ordeno.

Blazono de la Ordeno de Alcántara en la preĝejo de Rollán, Provinco Salamanko.

La ordeno estis anigita al Calatrava kaj obeis al la cisterciana regularo. La monaĥejo de San Benito de Alcántara estis la sidejo de la ordeno : ĝi dependis de la reĝlando Leono. En 1489, post la morto de la Majstro de Alcantara, Ferdinando la 2-a aranĝis sian elekton kiel nova Granda Majstro de la Ordeno, kaj li kunigis ĝin al la hispana krono.

La ordeno malaperis en 1835.

Vidu ankaŭRedakti