La ordinara bufo, komuna bufo, eŭropa bufo aŭ en kelkaj partoj de Eŭropo, simple la bufo (Bufo bufo, el la Latina bufo al la esperantlingva "bufo"), estas amfibio de la familio de Bufonedoj kiu troviĝas tra plej de Eŭropo (kun la escepto de Irlando, Islando, kaj kelkaj insuloj de la Mediteraneo), en la okcidenta parto de Norda Azio, kaj en malgranda parto de Nordokcidenta Afriko. Ĝi estas unu el grupo de tre proksime rilataj animaloj kiuj descendas el komuna praula linio de bufoj kaj kiuj formas specikomplekson. la bufo estas nerimarkinda animalo ĉar ĝi kutime kuŝas kaŝite dumtage. Ĝi iĝas aktiva krepuske kaj pasas la nokton ĉasante la senvertebrulojn kiujn ĝi manĝas. Ĝi moviĝas laŭ malrapida, plumpeca piedirado aŭ per mallongaj saltetoj, kaj havas grizec-brunan haŭton kovrita per verukecaj elstaraĵetoj.

Vanlig padda, Sollentuna.jpg
Vanlig padda, Sollentuna
Bufo bufo distribution.png
Bufo bufo distribution
Amplexus
Ampleksumo de masklo sur ino.

Kvankam bufoj estas kutime solemaj animaloj, en la reprodukta sezono, grandaj nombroj de bufoj ariĝas en iaj reproduktejaj lagetoj aŭ flakoj, kie la maskloj konkurencas por pariĝi kun la inoj. La ovodemetado fariĝas en gelatenecaj strioj en akvo kaj poste okazas eloviĝo al stadio de ranidoj. Post kelkaj monatoj de kresko kaj disvolviĝo, tiuj ekhavas krurojn kaj suferas metamorfozon al etaj bufoj. La junuloj eliras el akvo kaj restas ĉefe surteremaj por la cetero de siaj vivoj.

La ordinara bufo ŝajne malpliiĝas en parto de sia teritorio, sed ĝenerale ĝi estas listita kiel "malplej zorgiga" en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.[1] Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, ĉefe pro drenado de ties reproduktejoj, kaj krome kelkaj bufoj estas mortigitaj surŝosee dum ili faras ĉiujarajn migradojn. Ĝi estis delonge asociata en popolaj kulturo kaj literaturo kun sorĉado.

Referencoj redakti

  1. Agasyan, A.; Avisi, A.; Tuniyev, B.; Isailovic, J. C.; Lymberakis, P.; Andrén, C.; Cogalniceanu, D.; Wilkinson, J.; Ananjeva, N.; Üzüm, N.; et al. (2009). "Bufo bufo". IUCN Red List of Threatened Species. Version 2014.2. International Union for Conservation of Nature. [1] Alirita la 11an de Marto 2017.