La Orflugila aremono (Arremon schlegeli) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orflugila aremono
Orflugila aremono
Orflugila aremono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Arremon
Specio: A. schlegeli
Arremon schlegeli
(Bonaparte, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Kolombio kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.

Tiu aremonospecio montras tre nigran kapobildon konsistantan el nigra ĝenerala koloro sen la inter samgenranoj kutima blanka superokula strio sed kun la blanka gorĝareo ankaŭ kutima kaj blanka nukozono nekutima. Anstataŭ la kutima nigra brustozono estas nur du brustoflankaj larĝaj nigraj makuloj, griza kolumo kaj blankecaj subaj partoj kun helgriza nuanco en flankoj. La dorso kaj flugiloj estas tre helgrizaj, sed kun olivverdeca areo el ŝultroxzono al supra dorso (kio nomigas la specion kvazaŭ per flavecaj flugiloj). La kruroj estas malhelrozkoloraj al grizecaj; estas tre helflava beko (kun nigreca supra bordo) kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo.

Referencoj redakti