Orientaj Karpatoj (Rumanio)

(Alidirektita el Orientaj Karpatoj (Romanio))

Orientaj Karpatoj (rumane Carpaţii Orientali, karpaci orientalj) estas montara regiono en la centra parto de Rumanio. Ĝi estas proksimume 400 km. longa sur 53 mil km² inter la norda landlimo kaj Prahova valo. Ĝia meza alteco estas 1025 m., ĝia plej alta pinto estas 2 mil 303 m. (Pietrosu) en Montaro Radna. Ĝi estas la orienta limo de la Karpat-baseno kaj de la Baseno de Transilvanio. Montaroj kristalaj: Maramureş, Bistriţa, Gheorgheni, Ciuc. Montaroj vulkanaj: Avaş, Gutin, Ţibles, Căliman, Gurghiu, Harghita. En la kratero Ciumad en Montaro Harghita troviĝas Lacul Sfânta Ana. Basenoj ĝiaj estas : Maramureş, Dorna, Depresiunea Giurgeu, Depresiunea Ciucului, Caşin, Baseno Triseĝoj, Baseno Târgu Secuiesc. Terkoloj: Cheile Bicazului, Pasul Ghimeş-Palanca, Terkolo Tuŝnado, Terkolo Ojtuzo.

Orientaj Karpatoj
montara-geografia regiono
montara sistemo [+]

LandoRumanio



vdr
Karpatoj desatelite

Vidu ankaŭ redakti