Hipergero

(Alidirektita el Oriolhipergero)

La Hipergero, Nigrakapa hipergeroOriolhipergero, Hypergerus atriceps, estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Hypergerus, kio nomigas la specion en Esperanto. Tiu birdo estas loĝanta reproduktanto en Okcidenta Afriko el suda Senegalio al Kameruno kaj norda Demokratia Respubliko Kongo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hipergero
Hipergero
Hipergero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Hypergerus
Specio: 'H. atriceps'
Hypergerus atriceps
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu kaŝema paserina birdo kutime troviĝas en densa arbustaro kutime ĉe akvo. La Hipergero konstruas grandan fuŝan neston pendigitan el folioj de palmo.

Tiuj 20 cm longaj cistikoledoj havas longan voston, fortajn rozkolorecajn krurojn kaj longan nigran bekon, tre fortikan, pintakran kaj iom subenkurbecan. Plenkreskuloj estas helolivecaj supre, sulfurflavaj sube kaj havas nigran kapon kiu konsistigas el nigraj plumoj blanke borditaj, kio havigas aspekton de brodaĵo; escepte la mentono la gorĝareo kaj supra brusto estas tute nigraj sen blnakaj bordobrodaĵoj, kio ege kontrastas kun la suba tre flava brusto. La specinomo Oriolhipergero aludas al sia relativa similo al tute nerilataj sed simile nigraflavaj orioloj. La specinomo Nigrakapa hipergero, krom aludi al klara distingilo, kongruas kun la latina scienca nomo kie atriceps estas kunmetaĵo de du radikoj kiu signifas precize "nigra kapo". Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj.

Kiel plej parto de cistikoledoj, ankaŭ la Hipergero estas insektovora. La kanto estas laŭta fajfa dupaĵo tuuu-uu-iii-uuuu, uuu-uu-iii-uuu.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52393, Hypergerus atriceps, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.