Forno-Glaĉero

(Alidirektita el Orlegna)

Forno-Glaĉero (romanĉe Vadrec del Forno, germane Fornogletscher) estas valglaĉero en la Grizonaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 6,15 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 8,72 km².

Forno-Glaĉero
Forno-Glaĉero (Foto: Marco Klüber)
glaĉero
Geografia situo CH1903: 774171 / 133003 (mapo)46.3258333333339.7005555555556Koordinatoj: 46° 20′ N, 9° 42′ O; CH1903: 774171 / 133003 (mapo)
Forno-Glaĉero (Svislando)
Forno-Glaĉero (Svislando)
DEC
Forno-Glaĉero
Forno-Glaĉero
Map
Forno-Glaĉero
Estiĝloko Cima di Castello
Longeco 6,15 km
Larĝeco 1 km
Areo 8,72 km²
Glacikvanto 0,8 km³
Elfluanto(j) OrlegnaMera
AddaPado
Jara retiriĝo/kresko 30,8 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Kun surfaco de 8,72 km² Forno-Glaĉero estas la dua plej granda glaĉero de la Kantono Grizono. Sian originon ĝi havas je alteco de 3200 m s.m. je la orienta flanko de Cima di Castello (3379 m s.m.) kaj je la okcidenta deklivo de Monte Sissone (3330 m). Ĝin nutras aliaj firnkampoj, kiuj alfluas de la rokpintoj de Torrone (3351 m s.m.). Sur tiuj montoj pasas la landlimo inter Italio kaj Svislando. Kiel valglaĉero Forno-Glaĉero disponas pri la deklivo de malpli ol 10 % kaj tial preskaŭ ne havas fendojn. Ĝi fluas norden. Je ĝia okcidenta flanko situas Cima dal Cantun (3354 m s.m.) kaj je ĝia orienta flanko Cima di Rosso (3366 m s.m.) kaj Monte Rosso (3088 m s.m.). La fino de la glaĉerlango finiĝas nuntempe sur alteco de 2230 m en la Valo Forno.

 
Orlegna, Elfluanto de Forno-Glaĉero

Elfluanto redakti

El la glaĉerfrunto fontas la rivero Orlegna. Ĝi estas flanka rivero de Mera, kiu alfluas al Adda, kiu siavice estas alfluanto de Pado.

Historio redakti

Ek de la kulmino de la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Forno-Glaĉero forte retiriĝis. Ĝi tiam etendiĝis ankoraŭ 2 km pli malsupren al la valo, kio hodiaŭ ankoraŭ bone rekoneblas je la senplanta iama bazmoreno.

Altmontara turismo redakti

Je la deklivo oriente de la glaĉero situas sur alteco de 2574 m s.m. la Forno-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano servas kiel elirejo al montturoj en la ĉirkaŭ de Forno-Glaĉero.

Eksteraj ligiloj redakti