D-ro Ortwin BRODT (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1916 en Bonn – mortis la 27-an de novembro 1989 en Neu-Anspach, Germanio) estis filologo, eminenta pedagogo kaj gimnaziestro. Li agadis kiel UEA-delegito kaj fakdelegito pri lingvistiko.

Brodt estis la precipa redaktoro de la Germana Antologio (1985).

Ortwin Brodt studis germanan, latinidan kaj klasikan filologiojn će la Universitato Frankfurto. En 1939/40 li doktoriĝis.

Dum la Dua Mondmilito li militservis en Afriko kaj estis militkaptito en Saharo.

Post la milito li instruis en Dillenburg. De 1957 ĝis 1981 li estris la gimnazion Philippinum Weilburg. La gimnazia instruisto Helmut Rössler konstatis: "Kiel unua li instalis tie – vojmontra en nia respubliko – klasojn por mezlernejaj finstudintoj, tiu vertikala trairebleco hodiaŭ estas memkomprenebla".[1]

Brodt agadis en diversaj honor-oficoj. De 1968 ĝis 1972 li estis prezidanto de la Kreistag Altkreis Limburg (regiona parlamento).[2] Pro lia meritplena multflanka agado li ricevis en 1982 la Federacian Meritkrucon.

Esperantista agado

redakti

Ortwin Brodt en aĝo de 16 jaroj lernis en Frankfurto Esperanton. En 1934 li biciklis al la UK en Stokholmo.

Rilate al lia laboro pri la Germana Antologio lia kunlaboranto Helmut Rössler memoris: „Tie liaj literatur-historiaj superrigardoj kaj ennkondukaj vortoj modele reliefigas la spiriton de la diversaj epokoj. dum kolekto kaj redaktado de tekstoj, reciprokaj vizitoj kaj interparoladoj kun la eldonisto, impresis min d-ro Brodt kiel fake kompetenta, kritike akompananta kaj ćiam helpopreta, afabla homo."[3]

Brodt aktivis en la Esperanto-Societo Frankfurto (ESF).

Dum la funebra ceremonio Egon Kiefer parolis nome de GEA, ESF, UEA kaj GEFA. Li akcentis la pacamon de Brodt kaj lian strebadon al pli bona interkompreno trans la limajn barojn.

Literaturo

redakti

Helmut Rössler: La redaktoro de la Germana Antologio mortis. En: Esperanto aktuell 8/1989, p. 12.

Eksteraj ligiloj

redakti

Hessische Biografie

Referencoj

redakti
  1. Helmut Rössler: La redaktoro de la Germana Antologio mortis. En: Esperanto aktuell 8/1989, p. 12.
  2. Frankfurter Neue Presse
  3. Helmut Rössler: La redaktoro de la Germana Antologio mortis. En: Esperanto aktuell 8/1989, p. 12.